F. OMELKA:
Aventur'o'j de Antonio
1937
El'don'ej'o De Mal'kar'a'j Libr'o'j, BRNO II.
Ĉeĥ'o'slovak'uj'o.
Pres'is A. Pražák, Jablonné n. O.
Tiu'n ĉi verk'et'o'n mi dediĉ'as al
DOLFA BARTOŠíK,
mi'a instru'ist'o de esperant'o.
F. Omelka.
5
La tut'a famili'o akompan'is Antonion al la staci'dom'o. Ĉiu'j silent'is. La patr'in'o sen'sukces'e klopod'is kaŝ'i abund'a'j'n larm'o'j'n. Eĉ li'a'j du pli aĝ'a'j frat'in'o'j, kiu'j ĉiam nur rid'is kaj kant'is, ir'is apud'e serioz'e, kvazaŭ ili akompan'us li'n en la milit'o'n, kie ĉe ĉiu paŝ'o atend'as la mort'o.
Nur Antonio ir'is fier'e, plen'ig'it'a de ĝoj'o kaj feliĉ'o. Kaj kial li ne est'us feliĉ'a, se hodiaŭ komenc'as plen'um'iĝ'i li'a mal'nov'a rev'o! Li vetur'os en la mond'o'n! Ne en Brno-n aŭ Prago-n, sed en ver'a'n fremd'land'o'n, en Afrik'o'n! Kiom bel'e est'as, ke la sort'o efektiv'ig'as li'a'n plej ard'a'n rev'o'n!
Li'a tut'a ĝis'nun'a viv'o tra'flug'is li'a'j'n pens'o'j'n dum tiu'j mal'long'a'j moment'o'j antaŭ la for'vetur'o de la vagon'ar'o. Kiam li ek'sopir'is vojaĝ'i? Ho, li bon'e memor'as tiu'n bel'a'n vesper'o'n, kiam li pren'is en la man'o'n la vojaĝ'pri'skrib'o'n el Mez'a Azi'o! Li jam ne plu sci'as, kiel ĝi est'is sur'skrib'it'a. Sed ĝis nun li sent'as tiu'n emoci'o'n, kiu ek'kapt'is li'n, kiam li leg'is pri danĝer'a ekspedici'o en la Himalaj'o'n, la plej alt'a'n mont'ar'o'n de la mond'o. Eĉ nun li vid'as antaŭ la okul'o'j la tir'best'o'j'n, ter'e'n'fal'ant'a'j'n pro lac'iĝ'o, kaj hom'o'j'n pere'ant'a'j'n pro frost'o kaj ne'kutim'a klimat'o. Ankoraŭ nun li admir'as la 6 energi'a'n komand'ant'o'n de la ekspedici'o, kiu ir'is antaŭ'e'n malgraŭ mal'help'o'j, decid'int'e risk'i la viv'o'n por ating'i si'a'n cel'o'n. Kiom bel'a, danĝer'a kaj hero'a est'is tio! Kaj Antonio re'memor'as, kiel li tiam ĉes'is leg'i kaj du'on'laŭt'e li ek'flustr'is: "Tia komand'ant'o mi vol'us est'i!"
La patr'o ek'aŭd'is tio'n.
"Kio vi vol'us est'i?"
"Tia komand'ant'o de ekspedici'o, vojaĝ'ant'o, pri kia mi ĵus leg'is."
"Pri tio vi, fil'et'o, ne pens'u! Vi hav'as antaŭ vi ali'a'j'n afer'o'j'n," mal'long'e dir'is la patr'o kaj li daŭr'ig'is si'a'n labor'o'n.
Jes, li hav'is antaŭ si ali'a'j'n afer'o'j'n. Li vizit'is la unu'a'n klas'o'n de la burĝ'a lern'ej'o. Li dev'is stud'i histori'o'n, geografi'o'n, matematik'o'n, natur'histori'o'n ktp. Mult'e da lern'ad'o. Sed li'a'j pens'o'j re'ven'ad'is al la bel'a libr'o. Li baldaŭ prunt'e'pren'is ali'a'n vojaĝ'pri'skrib'o'n, ne mal'pli bel'a'n. Kaj post'e li leg'is la libr'o'j'n de la plej fam'a'j vojaĝ'ant'o'j, Hedin, Vráz kaj ali'a'j—kaj la sopir'o al la fremd'a'j land'o'j kresk'is kiel lavang'o. Li pov'is leg'i tut'a'n post'tag'mez'o'n kaj vesper'o'n—oft'e li en'lit'iĝ'is nur mez'nokt'e. Kiom'foj'e la patr'in'o dev'is li'n for'pel'i en la lit'o'n—super la libr'o li mal'dorm'us eĉ tut'a'n nokt'o'n.
Kaj mal'rapid'e el li'a sopir'o far'iĝ'is firm'a decid'o: li far'iĝ'os vojaĝ'ant'o! Kaj ĉar kiel vojaĝ'ant'o li dev'os kon'i mult'a'j'n fremd'a'j'n lingv'o'j'n, li komenc'is stud'i german'a'n lingv'o'n tiel fervor'e, ke li baldaŭ 7 ating'is la unu'a'n rang'o'n en la klas'o. Krom tio li stud'is franc'a'n lingv'o'n. Li'a instru'ist'o est'is jun'a hom'o, kiu tre oft'e entuziasm'e parol'is pri nov'a inter'naci'a lingv'o, esperant'o. Antonio aĉet'is ankaŭ esperant'a'n lern'o'libr'o'n—kaj kiam li for'las'is la burĝ'a'n lern'ej'o'n, li jam tiom kon'is ĉi tiu'j'n lingv'o'j'n, ke li ili'n jam sufiĉ'e bon'e parol'is.
Sed, se li opini'is, ke est'os tiel facil'e far'iĝ'i vojaĝ'ant'o, li erar'is. Kiam li komunik'is al la patr'o si'a'j'n plan'o'j'n, ĉi tiu ek'rid'is.
"Kio'n vi pens'as, knab'et'o—vojaĝ'ant'o! Ĉu vi pens'as, ke est'as facil'e far'iĝ'i vojaĝ'ant'o? Kiu vol'as vetur'ad'i en fremd'a'j'n land'o'j'n, bezon'as mon'o'n, mult'e da mon'o! Vi ne pov'as eĉ imag'i, kiom da mon'o kost'as tia ekspedici'o! Kaj vi bon'e sci'as, ke ni ne hav'as super'flu'a'n mon'o'n. For'ig'u tia'j'n pens'o'j'n! Vi lern'os, vi far'iĝ'os bon'a komerc'ist'o kaj tio est'os por vi pli util'a ol ia vag'ad'o tra la mond'o!"
Oni facil'e dir'as: "Forges'u tio'n!"—sed kia'manier'e li tio'n pov'us far'i? Li ja okup'is si'n pri tio tut'a'j'n jar'o'j'n, li tio'n pri'pens'is ĉiam kaj ĉiam!
Li komenc'is la patr'o'n pet'i, persvad'i, li klar'ig'is, ke por tio tamen ne est'as neces'e tiom da mon'o—sed sen'sukces'e. La patr'o ne vol'is aŭd'i pri li'a'j plan'o'j. Antonio dev'as ir'i en la lern'ad'o'n.
Tial li decid'is ag'i energi'e. Se li dev'os far'iĝ'i lern'ant'o, bon'e. Sed tamen li est'os en fremd'land'o. Li'a onkl'o est'is komerc'ist'o en Ge'nov'o. Li ja skrib'is al ili mal'oft'e, sed kun la leter'o li send'is ĉiam grand'a'n kest'o'n da sud'a'j frukt'o'j. Ebl'e li— — —
8
Antonio el'serĉ'is la adres'o'n de la onkl'o kaj, ne dir'ant'e unu vort'o'n al famili'an'o'j, li skrib'is al li. Li pet'eg'is la onkl'o'n, por ke li akcept'u li'n en la lern'ad'o'n kaj en si'a leter'o li promes'is, ke li ĉiam obe'os.
Kaj la onkl'o tuj respond'is. Nun li ja ne bezon'as lern'ant'o'n, sed post unu jar'o li akcept'os Antonion.
La patr'o ŝajn'e iom'et'e koler'is, ke Antonio al li neni'o'n dir'is pri si'a leter'o, sed efektiv'e li ĝoj'is, ke "tiu bub'o est'as tiom energi'a," kaj ke li sci'pov'as help'i al si mem. Tiu'n tag'o'n, kiam li ricev'is de la patr'o permes'o'n ir'i en la lern'ad'o'n al la onkl'o, Antonio salt'is pro ĝoj'o ĝis la plafon'o.
Li tuj aĉet'is lern'o'libr'o'n de la ital'a lingv'o kaj komenc'is lern'i ĝi'n. Komenc'e tio est'is mal'facil'a, sed Antonio ne ced'is. Kio'n ĉio'n hom'o kapabl'as, se li hav'as antaŭ la okul'o'j grand'a'n cel'o'n! Post du'on'jar'o de diligent'a stud'ad'o li komenc'is leg'i libr'o'j'n en ital'a lingv'o.
Sed subit'e ven'is de la onkl'o sci'ig'o, kiu efik'is kiel fulm'o. Nun'temp'e li ne pov'as akcept'i Antonion, ĉar li ĵus entrepren'as grand'a'n komerc'vojaĝ'o'n en Afrik'o'n. Unu'e li vetur'os en Triest'o'n kaj post'e rekt'e en Afrik'o'n. La ekspedici'o vojaĝ'os ankaŭ tra Saharo, tial tut'a komerc'vojaĝ'o daŭr'os proksim'um'e du'on'jar'o'n. Tuj post re'ven'o de la onkl'o pov'os Antonio vetur'i al Ge'nov'o...
Nun Antonio rid'et'ant'e re'memor'as, kiom li dev'is klopod'i, antaŭ ol li sukces'is persvad'i si'a'j'n 9 onkl'o'n kaj patr'o'n, sed precip'e la patr'o'n, por ke li pov'u part'o'pren'i la ekspedici'o'n de la onkl'o en Afrik'o'n.
Post long'a pri'pens'ad'o la patr'o don'is si'a'n permes'o'n, kaj hodiaŭ—hodiaŭ Antonio jam vetur'as en Triest'o'n, kie li'n la onkl'o jam atend'as.
Iom'et'e fier'e li rigard'as la tut'a'n mond'o'n. Ho, kiom li'a'j kamarad'o'j mir'eg'os, kiam li rakont'os al ili pri ne'kred'ebl'a'j aventur'o'j, kiu'j'n li tra'viv'os en sovaĝ'a Afrik'o! Kiom mir'os sinjor'o instru'ist'o, kiam li re'ven'int'e al'port'os al li por kabinet'o mult'a'j'n ekzotik'a'j'n strang'aĵ'o'j'n!
Sed—jam ili ating'is la staci'dom'o'n. En la mal'proksim'o aper'is la fum'o—li'a vagon'ar'o al'vetur'is. Kaj en tiu moment'o, kiam li'n ĉirkaŭ'is kaj last'foj'e adiaŭ'is li'a'j ge'patr'o'j kaj frat'in'o'j, prem'is la kor'o'n de Antonio grand'a bedaŭr'o kaj li ek'plor'is kiel infan'o. Sed la vagon'ar'o jam star'is en la staci'dom'o.
Rapid'e ili met'is li'a'j'n pak'aĵ'o'j'n en la vagon'ar'o'n. La patr'o ankoraŭ per mal'laŭt'a voĉ'o re'memor'ig'is li'n, ke li bon'e gard'u si'a'n mon'o'n. En tiu moment'o eksped'ofic'ist'o don'is sign'o'n—kaj la vagon'ar'o ek'flug'is tra la fekund'a eben'aĵ'o de la slovak'a region'o...
Tiu'n sam'a'n tag'o'n vesper'e, kiam Antonio est'is jam mal'proksim'e en Aŭstrio, al'kur'is en la dom'o'n de sinjor'o Ratajsky leter'port'ist'o kvazaŭ sen anim'o kaj tut'e konstern'it'e li ek'kri'is:
"Kio est'as kun Antonio? Ĉu li jam for'vetur'is?"
10
"Jes—hodiaŭ—," sinjor'in'o Ratajsky vol'is ankoraŭ i'o'n dir'i, sed ŝi'a voĉ'o romp'iĝ'is en la gorĝ'o. Ŝi antaŭ'sent'is i'o'n mal'bon'a'n.
"Ĵus al'ven'is por vi telegram'o ... de la onkl'o."
La man'o'j de la patr'o trem'eg'is, kiam li mal'ferm'is tiu'n mal'grand'a'n paper'et'o'n. Kaj kiam li komenc'is leg'i, la vort'o'j ne vol'is el'gorĝ'iĝ'i:
"Ne'antaŭ'vid'ebl'a'j cirkonstanc'o'j dev'ig'is mi'n for'vetur'i jam hodiaŭ tag'mez'e. Antonion ne for'send'u. Jozefo Ratajsky."
En la ĉambr'o ek'reg'is minac'a silent'o. Neni'u ek'parol'is. Nur kvar par'o'j de konstern'it'a'j okul'o'j est'is fiks'it'a'j al la mal'bon'a sci'ig'o.
11
Al Antonio pas'is la temp'o rapid'e. Komenc'e li sent'is angor'o'n. Adiaŭ'o de la ge'patr'o'j kaj frat'in'o'j las'is en li'a anim'o profund'a'n impres'o'n. Sed vic'o da nov'a'j afer'o'j baldaŭ for'ig'is la mal'gaj'a'j'n pens'o'j'n.
Post du'hor'a vetur'o li ating'is Aŭstrion. La vojaĝ'ant'o'j parol'is german'e. Li aŭskult'is la fremd'a'n lingv'o'n kaj klopod'is ek'kompren'i tio'n, pri kio oni parol'is. Li est'is sufiĉ'e surpriz'it'a. Tiu german'lingv'o aspekt'is iom'et'e ali'e ol li el'lern'is ĝi'n. Anstataŭ la ĝust'a esprim'o "ich habe" li aŭd'is strang'a'j'n vort'o'j'n "i hob" ktp. Sed malgraŭ tio li kompren'is sufiĉ'e. Post kelk'a temp'o li hav'is okaz'o'n parol'i german'e. Mal'jun'a, parol'em'a sinjor'o demand'is li'n, ĉu li vetur'as Vienon. Li respond'is, ke li vojaĝ'as Afrik'o'n. Tiam la sinjor'o ek'salt'is for de si'a lok'o, ek'pren'is si'a'n naz'um'o'n, frot'is ĝi'n per naz'tuk'o, de'nov'e sur'naz'ig'is ĝi'n kaj fiks'e rigard'is Antonion. En li'a rigard'o est'is tiom da mal'konfid'o, sci'vol'em'o, surpriz'o kaj mir'eg'o, ke tio est'is preskaŭ rid'ind'a. Kaj kvazaŭ li ne kred'us al si'a'j orel'o'j, li demand'is ankoraŭ unu'foj'e:
"Kie'n vi vetur'as?"
"En Afrik'o'n," mem'fid'e respond'is Antonio.
12
"Kaj ĉu sol'a?" la fremd'ul'o ankoraŭ ne kred'is.
"Kun mi'a onkl'o. Li atend'as mi'n en Triest'o."
La mal'jun'a sinjor'o ĉiam mir'is kaj mir'is. Di'o bon'a, kiom kuraĝ'a est'as la hodiaŭ'a jun'ul'ar'o! Tiu bub'o ne est'as pli aĝ'a ol dek'kvin'jar'a, kaj ek'vetur'as sol'a Triest'o'n kaj vol'as vojaĝ'i en Afrik'o'n!
"Kaj kie'n: en Alĝerion aŭ en Tunizion?"
"En Tunizion."
"Kaj post'e re'e'n?"
"Ne, en Saharon."
"Kio'n vi dir'as?" la sinjor'o komenc'is iom'et'e koler'iĝ'i. Li opini'is, ke tiu knab'o mensog'e babil'as. "Kaj kio'n vi tie far'us?"
Antonio, kiel ebl'e, klar'ig'is al li la afer'o'n. Li ĝoj'is, ke li pov'as parol'i german'e. Kaj li mem est'is surpriz'it'a, kiom bon'e li en tio sukces'is. Antaŭ ol li fin'parol'is, konduktor'o komunik'is, ke ili est'as en Vieno.
Dum la plu'a vojaĝ'o li ne pov'is de'ŝir'i si'a'j'n okul'o'j'n de la bel'eg'a panoram'o, kiu'n prezent'is la Alp'o'j. Ankaŭ en Moravia Slovak'uj'o, kie li tra'viv'is si'a'n infan'aĝ'o'n, est'as mont'o'j, sed kio est'as ekzempl'e tia Buĥlov kompar'e al ĉi tiu'j kolos'a'j grand'eg'ul'o'j?
Mal'rapid'e al'proksim'iĝ'is la nokt'o. Antonio bedaŭr'is, ke li dev'as tra'vojaĝ'i tiom bel'a'n region'o'n dum'nokt'e. Sed kio'n far'i? Inter'romp'i la vojaĝ'o'n kaj daŭr'ig'i ĝi'n morgaŭ—tio ne est'as ebl'a. La onkl'o atend'us li'n kaj kia'j'n pens'o'j'n li hav'us, se 13 li ne al'vetur'us? Li cert'e ek'tim'us, ke al Antonio okaz'is dum'voj'e io mal'bon'a.
Li el'pak'ig'is libr'o'n kaj komenc'is leg'i. Ĉirkaŭ nokt'mez'o li iĝ'is tre dorm'em'a. Li fort'e lukt'is kontraŭ la dorm'o, ĉar li tim'is, ke iu mal'bon'a hom'o pov'us ŝtel'i li'a'n mon'o'n. Sed la natur'o est'is pli fort'a ol la bon'a intenc'o. Post kelk'a'j moment'o'j li'a kap'o klin'iĝ'is sur la brust'o'n, li'a'j okul'o'j ferm'iĝ'is kaj nur kvazaŭ el mal'proksim'o li aŭd'is la kontraŭ'frap'o'j'n de la vagon'rad'o'j: ta-ta-ta, ta-ta-ta, ta-ta-ta— — —
Li ek'dorm'is.
La sun'o star'is jam alt'e super la horizont'o, kiam iu per'fort'e sku'is li'n. Ek'tim'ig'it'e li ek'salt'is. En la unu'a moment'o li ne pov'is re'konsci'iĝ'i. Kie li trov'iĝ'as? Kio'n dezir'as tiu ne'kon'at'a hom'o? Kaj per kia strang'a lingv'o li parol'as? Kio'n dev'as tio ĉio signif'i? Fin'e li ĉio'n re'memor'ig'is al si. Li ek'kompren'is, ke tiu ne'kon'at'a vir'o est'as la konduktor'o kaj postul'as de li vetur'bilet'o'n. Sed—kiel tio est'as ebl'a? Li ja montr'is ĝi'n jam! Ho, li jam sci'as ... li est'as jam en Ital'uj'o! Li montr'is la vetur'bilet'o'n kaj komenc'is tra'rigard'i si'a'j'n pak'aĵ'o'j'n. Ĉio est'is en ord'o.
Kiom li ĝoj'is, kiam li fin'fin'e al'vetur'is en Triest'o'n! Kiam la vagon'ar'o halt'is, Antonio el'klin'iĝ'is el la fenestr'o kaj sving'is per la poŝ'tuk'o. Ili tiel inter'konsent'is kun la onkl'o, por ke ili baldaŭ trov'u unu la ali'a'n. Ili ja cert'e ne ek'kon'us si'n reciprok'e, ĉar la onkl'o vizit'is li'a'n famili'o'n last'foj'e antaŭ dek 14 jar'o'j. La okul'o'j de Antonio vag'is tra la peron'o. Ho, kia grand'a amas'o da hom'o'j! La onkl'o est'as ver'e spert'a vir'o, ke li propon'is tiu'n afer'o'n kun la poŝ'tuk'o. Kia'manier'e est'us ebl'e trov'i unu la ali'a'n en tiu ĉi mar'o de hom'o'j?
Hom'o'j el'vagon'iĝ'is kaj rapid'is en la urb'o'n. La vagon'ar'o rapid'e mal'plen'iĝ'as. Kie est'as la onkl'o? Li sen'dub'e atend'as, ĝis tiu'j mult'a'j hom'o'j for'ir'os... Sed jam li pov'us est'i ĉi tie, ĉar Antonio est'as en la tut'a vagon'ar'o preskaŭ sol'a. Sed vid'u, tie star'as grup'o da sinjor'o'j ... kiu el ili est'as ebl'e la onkl'o? Ĉu tiu alt'a sinjor'o en nigr'a vest'o? Ne, li ne est'as la onkl'o, ĉar la onkl'o est'as pli mal'alt'a ... tiu apud'star'ant'a ebl'e ... ankaŭ ne, ĉar ĵus li bon'ven'ig'as sinjor'in'o'n ... Ho, Antonio est'as stult'ul'o, ebl'e ĉi tie est'as la kutim'o, ke neni'u, kiu ne intenc'as vetur'i, rajt'as promen'i sur la peron'o. Ebl'e la onkl'o star'as antaŭ la staci'dom'o kaj tie atend'as li'n!
Subit'e li ek'sent'is grand'a'n ĝoj'o'n. Iu vir'o kur'is rekt'e al li'a vagon'o kaj de mal'proksim'e li don'is al li iu'n sign'o'n, sed li ne pov'is ek'kompren'i ĝi'n. La onkl'o! Sed—la onkl'o tio ne est'is. La vir'o al'kur'is ĝis li kaj tre koler'e li i'o'n kri'is. Embaras'it'a Antonio kompren'is nur unu vort'o'n: "Ekster'e'n! Ekster'e'n!"
Do li ek'pren'is si'a'j'n pak'aĵ'o'j'n kaj mal'facil'e el'vagon'iĝ'is. Apenaŭ li star'is sur la ter'o, la vagon'ar'o ek'vetur'is. Nur nun li ek'kompren'is, kial la vir'o koler'iĝ'is. Sed kie est'as la onkl'o?
15
Antonio for'las'is la staci'dom'o'n.
La onkl'o ne est'is vid'ebl'a.
La sent'o de terur'a sol'ec'o ek'kapt'is li'n. I'o'n simil'a'n li neniam antaŭ'vid'is. Kio pov'is okaz'i? Kio'n li nun far'os en fremd'a urb'o, sol'a kaj sol'a— — —
Ceter'e, kia'j plend'o'j! Ebl'e la onkl'o ek'mal'san'iĝ'is aŭ dum'voj'e al la staci'dom'o io ne'antaŭ'vid'ebl'a okaz'is al li—ja kiom da plej et'a'j afer'o'j kaj hazard'o'j est'as en la viv'o, kiu'j pov'as re'ten'i ni'n!
Kaj Antonio kuraĝ'e al'paŝ'is polic'ist'o'n, kiu star'is apud la staci'dom'o. En la not'libr'et'o li hav'is adres'o'n de la komerc'a firm'o, ĉe kiu est'is la onkl'o dum si'a rest'ad'o en Triest'o.
"Sinjor'o, mi pet'as vi'n, kie est'as la dom'o de tiu ĉi firm'o?"
La ital'a polic'ist'o tre komplez'e klar'ig'is al li, laŭ kiu voj'o li ir'u por ating'i la menci'it'a'n dom'o'n. Antonio aŭskult'is, aŭskult'is—sed kiam la polic'ist'o est'is fin'parol'int'a, li dir'is mal'esper'e:
"Mi ne kompren'as."
Kiel en Aŭstrio, ankaŭ ĉi tie li ek'sci'is, kia grand'a diferenc'o est'as inter la literatur'lingv'o, per kiu oni verk'as la libr'o'j'n, kaj la dialekt'o'j.
La polic'ist'o kompat'is la mal'grand'a'n knab'o'n. Li pri'pens'is, kia'manier'e li pov'us help'i al li. En tiu moment'o preter'pas'is ili'n unu el li'a'j kon'at'o'j. La polic'ist'o vok'is li'n kaj parol'is kun li pri la afer'o. La vir'o kap'jes'is, ek'pren'is la kofr'o'n de Antonio kaj mal'long'e li dir'is: "Ni ir'u!"
16
Li al'ven'ig'is Antonion al grand'eg'a konstru'aĵ'o, sur kiu est'is skrib'it'a per grand'a'j liter'o'j la adres'o, kiu'n hav'is Antonio. Li star'ig'is la kofr'o'n al la pord'o, amik'e ek'rid'et'is kaj for'ir'is.
Antonio en'ir'is. Li halt'ig'is la unu'a'n hom'o'n, kiu'n li renkont'is. Li forges'is, ke li est'as en fremd'a land'o, kaj demand'is ĉeĥ'e:
"Pardon'u afabl'e, sinjor'o, ĉu vi ne sci'as, kie est'as sinjor'o Ratajsky?"
La vir'o ne'is per la kap'o, kompren'ig'ant'e Antonion, ke li ne kompren'as. Antonio komenc'is german'e. Tiam la vir'o ek'kompren'is.
"Ratajsky? Jes, mi sci'as ... hieraŭ post'tag'mez'e li for'vetur'is per la ŝip'o en Afrik'o'n, en Tunizion."
Antonio ek'pal'iĝ'is. Ho, li ebl'e ne kompren'is! Tiu'j fremd'a'j lingv'o'j!
"Mi pet'as?"
"Sinjor'o Ratajsky for'vetur'is hieraŭ post'tag'mez'e per la ŝip'o en Afrik'o'n, en Tunizion!" la respond'o est'is klar'a kaj kompren'ebl'a, sed jam iom'et'e mal'pacienc'a.
"Tio ne est'as ebl'a..." nur kiel por si dir'is Antonio.
Tiam la vir'o for'turn'iĝ'is kaj rapid'is al si'a labor'o, las'int'e Antonion al li'a'j mal'gaj'a'j medit'o'j.
La sci'ig'o konstern'is li'n. Li jam preskaŭ ating'is la cel'o'n de si'a'j klopod'o'j kaj nun—la for'vetur'o de la onkl'o subit'e ĉio'n neni'ig'is. Kial do la onkl'o tio'n far'is? Ĉu li vol'is liber'ig'i si'n de li? Ĉu li dir'is al si, ke dum danĝer'a ekspedici'o Antonio 17 est'us por li nur grand'a mal'help'o? Ĉu li en la last'a moment'o tiel decid'is?
Pri'pens'ant'e tio'n, Antonio preskaŭ ek'plor'is. Ankoraŭ feliĉ'e, ke la patr'o don'is al li por ĉiu'j kaz'o'j sufiĉ'e da mon'o! Sed kio est'us la kaŭz'o, ke la onkl'o dev'is decid'i nur en la last'a moment'o? Cert'e okaz'is io strang'a—ceter'e li konvink'iĝ'os. Li al'paŝ'is ofic'ist'o'n kaj demand'is li'n, ĉu li ne sci'as, kial sinjor'o Ratajsky for'vetur'is en Afrik'o'n jam hieraŭ.
"La ŝip'o est'is for'vetur'ont'a nur morgaŭ," son'is la respond'o. "Sed subit'e la direktor'o de ni'a kompani'o, kies kompani'an'o est'as ankaŭ sinjor'o Ratajsky, ŝanĝ'is la program'o'n kaj ordon'is, ke la ŝip'o for'vetur'u du tag'o'j'n pli fru'e."
Kaj la ofic'ist'o daŭr'ig'is si'a'n labor'o'n, ĉar en tiel grand'a komerc'a dom'o ne est'as temp'o por long'a'j parol'o'j.
Tiu ĉi sci'ig'o re'don'is al Antonio trankvil'o'n kaj pri'pens'o'n. Do la onkl'o ne vol'is liber'ig'i si'n de li kaj li for'vetur'is nur pro tio, ke li obe'is la pli super'a'n ordon'o'n! Ho, se la afer'o est'as tia, kar'a onkl'o, ni kun'ven'os!
Li energi'e ek'pren'is si'a'j'n pez'a'j'n pak'aĵ'o'j'n kaj ek'ir'is en hom'plen'a'j'n strat'o'j'n. Forges'it'a est'is ĉia mal'kuraĝ'ec'o kaj mal'esper'o! Li ating'os la onkl'o'n! Li part'o'pren'os kun li la vojaĝ'o'n tra la Saharo! Li real'ig'os si'a'j'n plan'o'j'n, ĉar li bon'e sci'as, ke por du'a foj'o la patr'o cert'e ne don'us permes'o'n ir'i en la mond'o'n!
18
Post ne'long'a serĉ'ad'o li trov'is "Transport-Ofic'ej'o'n." Tie li inform'iĝ'is, kiam en plej proksim'a temp'o vetur'os la ŝip'o al Afrik'o. Je la tri'a post'tag'mez'e.
Li aĉet'is vetur'bilet'o'n por la tri'a klas'o. Post la pag'o de la bilet'o rest'is al li nur kelk'a'j lir'o'j. Tio ne grav'as. En Tunizio li ating'os la onkl'o'n kaj tiam li ne plu bezon'os mon'o'n.
Antaŭ ol li en'ŝip'iĝ'is, li aĉet'is bild'kart'o'n kaj skrib'is hejm'e'n:
"Kar'a'j ge'patr'o'j kaj frat'in'o'j! Kiam mi al'ven'is en Triest'o'n, la onkl'o jam est'is for. Li dev'is for'vetur'i du tag'o'j'n pli fru'e. Mi sekv'as li'n. En Tunizio mi ating'os li'n. Mi fart'as bon'eg'e.
Kis'as vi'n
vi'a Antonio."
19
La mar'o entuziasm'ig'is Antonion. Apenaŭ li est'is depon'int'a si'a'j'n pak'aĵ'o'j'n en mal'grand'a kajut'o en sub'ferdek'o, en kiu kun'loĝ'is ankoraŭ kvin vojaĝ'ant'o'j, li ir'is sur ferdek'o'n kaj ĝu'is la bel'eg'a'n mar'aspekt'o'n. La mar'o est'is trankvil'a. Mal'fort'a vent'et'o delikat'e mov'et'is ĝi'a'n surfac'o'n, kies horizont'o perd'iĝ'is en sen'fin'a mal'proksim'o. Nur nun li ek'konsci'is, kio'n signif'as la vort'o'j "sen'fin'a mar'o". Li re'memor'is pri la river'o Moravio. Ankaŭ ĝi de temp'o al temp'o dis'romp'is la dig'o'j'n kaj sub'akv'ig'is vast'a'j'n herb'ej'o'j'n apud Uherské Hradiště. Tiam Antonio persist'is eĉ kelk'a'j'n hor'o'j'n star'i sur la pont'o kaj observ'i la mal'klar'a'n akv'o'n, kiu kun grand'a bru'eg'o rul'iĝ'is kaj sovaĝ'e puŝ'eg'is pont'kolon'o'j'n. Li pov'is long'e tiel star'i plen'a de admir'o kaj entuziasm'o, kun larĝ'e mal'ferm'it'a'j okul'o'j, kaj unu'sol'a ide'o turn'iĝ'is en li'a kap'o: "Tiel sen'dub'e aspekt'as mar'o!"
Sed kia diferenc'o est'as inter tiu river'o kaj tio, kio'n li vid'as ĉi tie! Tie est'is la akv'o mal'pur'a, abomen'a—kontraŭ'e la mar'o est'is pur'a, hel'blu'a, kaj kio est'is ĉef'a, neni'e est'is vid'ebl'a'j vilaĝ'o'j kaj urb'o'j, neni'e est'is arb'o'j kaj krom kelk'a'j izol'it'a'j bird'o'j, kiu'j ĉirkaŭ'flug'ant'e sekv'is 20 la ŝip'o'n, sur tiu tut'a grand'eg'a mar'surfac'o est'is absolut'e neni'u post'sign'o de la viv'o.
La sun'o majest'e naĝ'is tra la sen'nub'a firmament'o kaj ĝi'a'j radi'o'j, ban'iĝ'ant'a'j en ond'o'j, ŝanĝ'is la mar'o'n en dis'fand'it'a'n or'o'n!
Post vesper'manĝ'o li re'ven'is sur la ferdek'o'n. La nokt'o est'is varm'a kaj trankvil'a. Sur la ferdek'o muzik'is mar'ist'a kapel'o. Al Antonio tre plaĉ'is la kostum'o'j de la muzik'ist'o'j. Ili est'is vest'it'a'j en tol'a'j ŝu'o'j, blank'a'j pantalon'o'j, blu'a'j surtut'o'j kaj ĉap'o'j kun or'a brod'aĵ'o. Ili muzik'is fremd'a'j'n kant'o'j'n. Antonio ne kompren'is ili'n, sed malgraŭ tio ili tre plaĉ'is al li. Sed kia est'is li'a surpriz'o, kiam la muzik'ist'o'j verv'e komenc'is ĉeĥ'a'n kant'o'n "Kial nun'e ni ne ĝoj'u?" Li preskaŭ forges'is, ke li trov'iĝ'as en fremd'land'o. Tiu'j kelk'a'j kar'a'j ton'o'j efik'is, ke li subit'e sent'is si'n sur la ŝip'o kiel hejm'e. Est'is jam preskaŭ du'on'nokt'o, kiam la pasaĝer'o'j komenc'is for'las'i la ferdek'o'n.
En tiu nokt'o li dorm'is mal'trankvil'e. Li'a kajut'o est'is en proksim'o de maŝin'ej'o kaj bru'eg'o de maŝin'o'j penetr'is en la kajut'o'n, ĉar ties mur'o'j est'is tre mal'dik'a'j. Krom tio la ŝip'o iom'et'e ŝancel'iĝ'is.
La du'a'n tag'o'n post'tag'mez'e li est'is de'nov'e sur la ferdek'o. Apog'it'a je balustrad'o li observ'is la lud'o'n de ond'o'j kaj profund'a'n sulk'o'n, kiu'n post'las'is la rapid'ant'a ŝip'o. Mal'proksim'e de li star'is knab'in'et'o, sen'dub'e dek'du'jar'a. Ceter'a'j vojaĝ'ant'o'j 21 kaj mar'ist'o'j est'is en tiu moment'o sur kontraŭ'a part'o de la vast'a ferdek'o.
Ankaŭ la knab'in'et'o rigard'is la mar'o'n. Sed la balustrad'o mal'help'is ŝi'n en ĉirkaŭ'rigard'ad'o kaj tial ŝi star'iĝ'is sur la pied'pint'o'j'n. Ĉar eĉ tio ne sufiĉ'is, ŝi sur'grimp'is la balustrad'o'n kaj el'klin'iĝ'is. Subit'e ŝi perd'is ekvilibr'o'n—kaj pli fru'e ol Antonio pov'is al'salt'i kaj antaŭ'ir'i la katastrof'o'n, ŝi fal'eg'is en danĝer'a'j'n ond'o'j'n.
La tut'a'n okaz'int'aĵ'o'n rimark'is nur Antonio. Li ne perd'is si'a'n spirit'ĉe'est'o'n. Pli rapid'e ol vi pov'us dir'i unu-du, li jam est'is sen surtut'o kaj pret'iĝ'is ĵet'i si'n en la mar'o'n. Li pov'is bon'eg'e naĝ'i, kiel ĉiu'j knab'o'j el li'a vilaĝ'o. Last'moment'e, kiam li jam star'is sur la balustrad'o, li turn'is si'n al la mar'ist'o'j kaj laŭt'eg'e li ek'kri'is: "Help'u!" Post tio li kuraĝ'e salt'is de sur la alt'a ferdek'o.
Li mal'lev'iĝ'is profund'e'n sub la surfac'o'n. Kiam li re'aper'is, li ĉirkaŭ'rigard'is. La knab'in'et'o est'is en distanc'o de kelk'a'j metr'o'j de li. Ŝi mal'esper'e sving'is per la man'o'j kaj ten'is si'n sur la surfac'o nur kun la plej grand'a pen'o. La fort'o'j jam for'las'is ŝi'n. Antonio direkt'is si'n al ŝi. Li ek'pren'os ŝi'n kaj naĝ'os kun ŝi al la ŝip'o, se kompren'ebl'e ili ek'aŭd'is li'a'n ek'kri'o'n.
Sed laŭ'ŝajn'e li'a pen'o est'os sen'sukces'a. Kiam li est'is jam tut'e proksim'e de la mal'fort'iĝ'int'a knab'in'et'o, ŝi mal'aper'is sub la surfac'o'n. Antonio atend'is moment'o'n, kiam re'aper'os ŝi'a'j man'o'j, sed van'e. Tial li profund'e en'spir'is, ĵet'is si'n sub la surfac'o'n 22 kaj palp'is per la man'o'j ĉiu'flank'e'n. Subit'e li ek'tuŝ'is ŝi'a'n man'o'n. Li fort'eg'e ek'pren'is ĝi'n kaj naĝ'is supr'e'n. En la last'a moment'o! La spir'o jam ne sufiĉ'is al li kaj kiam li est'is tut'e proksim'e sub la surfac'o, li ek'glut'is mal'bon'gust'eg'a'n mar'akv'o'n.
La knab'in'et'o jam sen'konsci'iĝ'is. Tio est'is por Antonio feliĉ'o, ĉar ali'e ili ambaŭ ver'simil'e dron'us. Li ĉirkaŭ'rigard'is, kie est'as la ŝip'o. Ĵus oni de'met'is la sav'boat'o'n kaj kvar mar'ist'o'j rapid'e rem'is al la lok'o de la akcident'o.
"Nur ke ili est'u jam ĉi tie!" ek'pens'is Antonio. "Mi jam ne el'ten'os long'e."
Kaj ver'e—li'a'j man'o'j jam tre'eg'e lac'iĝ'is. Se la boat'o al'vetur'us kelk'a'j'n sekund'o'j'n pli post'e, ĉio est'us fin'it'a.
Oni tir'is ili'n feliĉ'e en la sav'boat'o'n, kiu rapid'is al la ŝip'o. Tie jam ĉiu'j est'is alarm'it'a'j. Ĉiu'j vojaĝ'ant'o'j est'is sur la ferdek'o, prem'iĝ'ant'e ĉirkaŭ la balustrad'o. Sur ili'a'j vizaĝ'o'j oni pov'is rimark'i grand'a'n ekscit'o'n. Precip'e plend'is iu sinjor'o en sport'vest'o.
Kiam oni transport'is ili'n sur la ferdek'o'n, al la sen'konsci'a knab'in'et'o al'paŝ'is ŝip'kurac'ist'o. Ŝajn'e ŝi ne plu viv'is. La kurac'ist'o klin'iĝ'is super ŝi'n kaj atent'e aŭskult'is. Ĉiu'j ek'silent'is en streĉ'it'a atent'o. La sinjor'o en sport'vest'o—patr'o de la knab'in'et'o—est'is pal'a kiel mur'o kaj fiks'e rigard'is la kurac'ist'o'n, kvazaŭ li atend'us el li'a buŝ'o verdikt'o'n pri si'a propr'a viv'o aŭ mort'o.
23
La kurac'ist'o rekt'iĝ'is kaj sku'is la kap'o'n. Post'e li ek'pren'is mal'grand'a'n spegul'et'o'n kaj al'proksim'ig'is ĝi'n al la buŝ'o de la knab'in'o. Apenaŭ rimark'ebl'e ĝi ek'ros'iĝ'is.
"Ŝi viv'as!" li proklam'is mal'long'e kaj tuj ek'labor'is. Help'e de si'a asist'ant'o li komenc'is art'e'far'it'a'n spir'ad'o'n. Post ne'long'e la knab'in'et'o mal'ferm'is la okul'o'j'n. Ne'kompren'e ŝi ĉirkaŭ'rigard'is. Ŝi ek'vid'is mult'a'j'n hom'o'j'n, inter ili la ne'ordinar'e pal'a'n patr'o'n kun larm'o'j en la okul'o'j. Subit'e ŝi re'memor'ig'is ĉio'n al si.
Ŝi rapid'e ek'star'is kaj, kur'ant'e al la patr'o, ŝi ek'vok'is:
"Mein Väterlein!"
Al ĉe'est'ant'o'j ek'ros'iĝ'is la okul'o'j.
Kaj nur nun, kiam la danĝer'o est'is for'ig'it'a kaj la ŝip'o daŭr'ig'is si'a'n plu'a'n voj'o'n, ili ek'interes'iĝ'is pri la mal'grand'a sav'int'o. Sed Antonio neni'e est'is vid'ebl'a. Apenaŭ li sur'grimp'is la ferdek'o'n, li kur'is en si'a'n kajut'o'n, por ke li vest'u si'n en sek'a'n vest'o'n. Li decid'is, ke li hodiaŭ ne plu ir'os sur la ferdek'o'n, por ke li evit'u long'a'j'n dank'parol'o'j'n.
Sed baldaŭ oni trov'is li'n tie. Ŝip'serv'ist'o en sub'ferdek'o montr'is al la ŝip'estr'o li'a'n kajut'o'n. La ŝip'estr'o kun la patr'o de la sav'it'a knab'in'et'o en'ir'is la kajut'o'n kaj kor'e dank'is al li. Ili demand'is li'n pri la cel'o de li'a vojaĝ'o. Ili ambaŭ sci'pov'is parol'i german'e—la patr'o est'is nask'it'a German'o—kaj invit'is li'n, por ke li ir'u kun ili sur la ferdek'o'n. Antonio ne vol'is, sed fin'e li ir'is. 24 Kaj tie la ŝip'estr'o antaŭ ĉiu'j vojaĝ'ant'o'j laŭd'is la sen'ekzempl'a'n kuraĝ'o'n de la dek'kvin'jar'a knab'o, kiu pov'as est'i la ekzempl'o al mult'a'j matur'a'j vir'o'j. Kaj kiam li rakont'is al ili pri li'a'j tra'viv'aĵ'o'j, admir'o kaj laŭd'o de la vojaĝ'ant'o'j ne hav'is fin'o'n.
Dum la plu'a vojaĝ'o al Afrik'o est'is Antonio la centr'o de la ĝeneral'a atent'o. Ĉiu klopod'is ia'manier'e rekompenc'i li'a'n ver'e hero'a'n ag'o'n.
La sav'it'a Gerto kaj ŝi'a patr'o, Karlo Meyer, german'a komerc'ist'o, loĝ'ant'a en Tunizio, far'iĝ'is li'a'j ne'dis'ig'ebl'a'j ge'kun'ul'o'j.
25
Kiam ili fin'e al'ven'is en Tunizion, atend'is tie Antonion nov'a surpriz'o.
Sinjor'o Meyer ir'is kun li en transport'ofic'ej'o'n. Tie oni plej bon'e sci'os, kie la onkl'o nun trov'iĝ'as.
La ofic'ist'o en la transport'ofic'ej'o tre komplez'e inform'is ili'n: sinjor'o Ratajsky for'ir'is hieraŭ kun grand'a komerc'a karavan'o, kies vojaĝ'o'cel'o est'is Timbuktu. Pri tio, ke ĉi tie'n ven'os iu knab'o, li dir'is neni'o'n. Kompren'ebl'e. Kiel li pov'us parol'i pri tio! Li ja est'is konvink'it'a, ke Antonio est'as hejm'e!
Angor'o ek'kapt'is Antonion.
Kio'n far'i?
Li firm'e kred'is, ke li cert'e ating'os la onkl'o'n ĉi tie. Nur pro tio aĉet'is por la last'a mon'o la ŝip'vetur'bilet'o'n. Se li est'us antaŭ'sent'int'a, ke la onkl'o est'os jam for, li est'us aĉet'int'a vetur'bilet'o'n de Triest'o al si'a hejm'o. Nun li jam est'us hejm'e.
Sed kio'n li far'u nun, sol'a en fremd'a urb'o kaj krom tio eĉ sen mon'o? Sekv'i la onkl'o'n de ĉi tie li ne plu pov'as. Li cert'e mort'us en sen'fin'a dezert'o. Sed kiel li vetur'os hejm'e'n sen mon'o?
Li preskaŭ ek'bedaŭr'is, ke li komenc'is tiel long'daŭr'a'n vojaĝ'o'n sol'a. Sed li bedaŭr'is nur unu 26 moment'o'n. Ĉu li ne est'as san'a? Ĉu li ne akir'os viv'rimed'o'j'n per labor'o de si'a'j man'o'j? Ĉu li ne est'as kapabl'a per'labor'i en haven'o almenaŭ tiom da mon'o, kiom li bezon'os por tie viv'i ĝis re'ven'o de la onkl'o? Aŭ ... ebl'e li pov'os al'iĝ'i al iu ali'a karavan'o, vojaĝ'ant'a ankaŭ en Timbuktu'n, sub la kondiĉ'o, ke li far'os divers'a'j'n labor'o'j'n. Jes, li far'os i'o'n simil'a'n!
Ne, ver'e, neni'u kontraŭ'o est'is sufiĉ'e fort'a por embaras'i Antonion!
Dum li tio'n pri'pens'is, sinjor'o Meyer star'is apud li kaj tra'foli'um'is iu'n gazet'o'n, kvazaŭ li serĉ'us i'a'n sci'ig'o'n. Sed tio'n li far'is nur ŝajn'e. Tiu ĉi kuraĝ'a kaj entrepren'em'a knab'o plaĉ'is al li. Kaj nun, kiam li est'is en tiom ne'envi'ind'a situaci'o, sinjor'o Meyer est'is sci'vol'a, kio'n li decid'os entrepren'i.
Kiam Antonio per trankvil'a voĉ'o komunik'is al li si'a'n decid'o'n, sinjor'o Meyer kontent'e ek'rid'et'is. Jen la knab'o, kiu en la mond'o ne perd'iĝ'os!
"Bon'e, Antonio! Plaĉ'as al mi, ke vi ne plend'as. Kaj rilat'e vi'a'n situaci'o'n est'u trankvil'a! Mi dir'is al vi, ke mi'a famili'o loĝ'as ĉi tie. Mi vol'as iel rekompenc'i, kio'n vi far'is por ni. Ĝis la re'ven'o de vi'a onkl'o vi pov'os rest'i ĉe ni. Vi promen'ad'os kun Gerto kaj ni'a Karlo. La temp'o pas'os al vi tre rapid'e, ĉar ĉi tie est'as mult'a'j rimark'ind'aĵ'o'j, kiu'j'n vi ankoraŭ neniam kaj neni'e vid'is.
27
Dum'e mi est'os for. Ankaŭ mi eksped'as grand'a'n karavan'o'n, kiu vojaĝ'os en Timbuktu'n. Mi mem dev'os part'o'pren'i ĝi'n. Ebl'e mi renkont'os la karavan'o'n de vi'a onkl'o. Mi rakont'os al li pri vi. Kaj nun ni ir'u al ni'a'j!"
Antonio est'is tiom surpriz'it'a per la afabl'a invit'o, ke li eĉ forges'is dank'i.
Sed sur'voj'e al la dom'o de sinjor'o Meyer li est'is tre silent'em'a. En li'a anim'o komenc'is kresk'i nov'a ide'o, sed li tim'is komunik'i ĝi'n al si'a bon'far'ant'o.
Kiam ili al'ven'is al ge-Meyeroj, la sinjor'in'o dank'is al Antonio kun larm'o'j en la okul'o'j. Ŝi'a fil'o Karlo, sam'aĝ'a kiel Antonio, ek'prem'is sen'vort'e li'a'n man'o'n. Sed tiu man'prem'o dir'is, ke ili rest'os ĝis la mort'o sincer'a'j amik'o'j.
Kiam la sinjor'in'o ek'aŭd'is de si'a edz'o, ke Antonio rest'os ĉe ili ĝis la re'ven'o de si'a onkl'o, ŝi tre ek'ĝoj'is. Ŝi tuj konduk'is li'n en bel'a'n, komfort'a'n ĉambr'et'o'n kaj dir'is al li, ke tiu ĉambr'o est'os nur por li. Sam'temp'e ŝi dir'is al li, ke li sent'u si'n ĉe ili kiel hejm'e.
Li pov'is est'i feliĉ'a.
Kaj tamen li ne est'is kontent'a. La ide'o, kiu ek'kapt'is li'n post'tag'mez'e, kuŝ'is sen'ĉes'e sur li'a kor'o.
Fin'e ankaŭ sinjor'o Meyer rimark'is, ke li est'as rimark'ind'e silent'em'a.
"Ĉu okaz'is al vi io mal'agrabl'a? Se io vi'n ĝen'as, dir'u tio'n al mi! Mi plen'um'os ĉiu'n vi'a'n dezir'o'n."
28
"Al mi tre plaĉ'as ĉe vi, sinjor'o Meyer, sed..."
Li ek'silent'is.
"Nu, nur fin'parol'u!"
Antonio silent'is.
Sinjor'o Meyer subit'e ek'rid'is. Ho, ke li tuj ne diven'is tio'n!
"Mi jam sci'as, kio ĝen'as vi'n, Antonio! Kaj tio est'as ja tiom mem'kompren'ebl'a! Vi ŝat'us vetur'i hejm'e'n, ĉu ne? Se tio est'as ver'e vi'a dezir'o, mi plen'um'os ĝi'n—"
"Ne, ne, sinjor'o Meyer," vigl'e inter'romp'is li'n Antonio. "Mi pri'pens'as i'o'n ali'a'n. Sed mi tim'as, ke mi koler'ig'os vi'n per mi'a pet'o—"
"Nur dir'u tio'n! Se mi pov'os tio'n far'i, mi cert'e plen'um'os tio'n al vi."
"Mi ŝat'us part'o'pren'i vi'a'n ekspedici'o'n en Timbuktu'n," hezit'e dir'is Antonio kaj angor'plen'a li ek'rigard'is sinjor'o'n Meyer.
"Viv'u Antonio!" ek'kri'is post li'a'j vort'o'j Karlo. "Patr'o, jam tut'a'n monat'o'n mi pri'pens'as tiu'n sam'a'n afer'o'n! Pa'ĉj'o, ni pov'os part'o'pren'i ambaŭ, ĉu ne?"
La vizaĝ'o de sinjor'o Meyer iom'et'e ek'mal'hel'iĝ'is.
"Antonio, tio, pri kio vi pet'as mi'n, est'as tre mal'facil'a. Vi ne pov'as eĉ imag'i, kiom pen'ig'a est'as marŝ'ad'o tra Saharo. Kaj ceter'e, kio la pen'o'n kaj sufer'o'n koncern'as, ili est'as venk'ebl'a'j—sed kiom da danĝer'o'j embusk'as tie hom'o'n! Imag'u, en kia situaci'o mi est'us, se io okaz'us tie al vi!"
29
"Sinjor'o Meyer," mal'kuraĝ'e rezist'is Antonio, "kun la onkl'o mi'n atend'us ja la sam'a'j danĝer'o'j kaj tamen mi'a'j ge'patr'o'j don'is al mi permes'o'n! Kaj mi tiom ĝoj'atend'is tio'n!"
Post long'a pri'pens'ad'o don'is sinjor'o Meyer permes'o'n, ke ambaŭ knab'o'j part'o'pren'u li'a'n ekspedici'o'n. Li est'os ja kun ili kaj gard'os ili'n.
La ĝoj'o de la knab'o'j est'is sen'fin'a.
Tuj oni komenc'is la prepar'o'j'n por la ekspedici'o.
En grand'eg'a magazen'o de sinjor'o Meyer ek'reg'is vigl'a viv'o. Pak'aĵ'o'j kun eŭrop'a'j var'o'j est'is mal'pak'at'a'j, la var'o'j tra'rigard'at'a'j, mal'bon'a'j pec'o'j for'ig'at'a'j kaj anstataŭ'ig'at'a'j per var'o'j pli bon'kvalit'a'j.
La du knab'o'j ĝoj'atend'is la interes'a'n vojaĝ'o'n. Ili vid'os Saharon, tiu'n terur'a'n dezert'o'n, pri kiu ili jam tiom aŭd'is kaj leg'is! Ili vetur'os sur kamel'o'j kaj ĉiu posed'os paf'il'o'n! Tio'n aĉet'is por ili sinjor'o Meyer. Li ven'ig'is ili'n al paf'il'ej'o kaj tie li klar'ig'is al ili, kiel oni manipul'as la paf'il'o'n. Li'a lert'ec'o en paf'ad'o mir'eg'is ili'n. Post kelk'tag'a ekzerc'ad'o ili manipul'is la paf'il'o'j'n sufiĉ'e bon'e.
Iu'tag'e sinjor'o Meyer ven'is hejm'e'n kun radi'ant'a vizaĝ'o.
"Do, knab'o'j, post tri tag'o'j ni ek'vojaĝ'os! Mi ŝanĝ'is mi'a'n plan'o'n. Ni ne vojaĝ'os kiel kamel'karavan'o, sed kiel aŭtomobil-ekspedici'o, per raŭp'rad'a'j aŭtomobil'o'j."
30
"Hur'a!" ek'kri'is gaj'a Karlo. "Ĉu nun pov'as iu dir'i, ke ni'a patr'o ne est'as la plej bon'a el ĉiu'j patr'o'j en la mond'o?"
Ankaŭ Antonio est'is entuziasm'ig'it'a per la nov'a plan'o, sed li kondut'is iom'et'e pli mal'laŭt'e ol Karlo.
"Mi opini'as, Antonio, ke ni baldaŭ ating'os vi'a'n onkl'o'n, ĉar la distanc'o'n, kiu'n far'as karavan'o dum unu semajn'o, ni far'os dum unu tag'o."
La sekv'int'a'n tag'o'n est'is fin'it'a'j la last'a'j prepar'o'j. La var'o'j est'is met'it'a'j sur aŭtomobil'o'j'n, kiu'j star'is sur la kort'o kvazaŭ ses gigant'a'j monstr'o'j.
31
Sinjor'o Meyer ne est'is nov'ul'o en vojaĝ'ad'o tra la dezert'o—vojaĝ'o'n tra Saharo li far'is jam tri'foj'e—sed hodiaŭ li for'las'as la ekstrem'a'j'n pint'o'j'n de la civiliz'it'a mond'o kun si'a fil'o kaj fremd'a knab'o, por kiu li fakt'e est'as nun ankaŭ patr'o. Kaj krom tio—kia grand'a diferenc'o est'as inter la antaŭ'a'j karavan'ekspedici'o'j kaj la nun'a aŭtomobil'ekspedici'o! En karavan'o est'is kompani'ig'it'a'j mult'a'j komerc'ist'o'j, sed nun li entrepren'as la ekspedici'o'n sol'a! Ĉe la karavan'o oni preciz'e sci'is, kiom persist'os kamel'o'j, kiam oni ating'os tiu'n aŭ tiu'n oaz'o'n—sed rilat'e aŭtomobil'o'j li ne hav'as eĉ la plej mal'grand'a'j'n spert'o'j'n.
Kaj tamen li prov'os tio'n, ĉar en favor'a kaz'o tio signif'os grand'a'n sukces'o'n kaj profit'o'n por li'a'j komerc'afer'o'j. La voj'o, kiu daŭr'is ali'foj'e tut'a'j'n monat'o'j'n, est'os fin'it'a dum unu monat'o.
Sinjor'o Meyer don'is sign'o'n kaj ĉiu'j en'aŭt'iĝ'is.
Sinjor'o Meyer kun Karlo, Antonio kaj meĥanik'ist'o'j sid'iĝ'is en last'a'n aŭtomobil'o'n.
Karlo kaj Antonio ek'interes'iĝ'is pri la meĥanism'o de aŭtomobil'o'j. Meĥanik'ist'o don'is al ili mal'long'a'n klar'ig'o'n.
32
Nun, dum vetur'o sur mal'mol'a voj'o, la aspekt'o de la aŭtomobil'o'j neniel diferenc'as de la normal'a'j aŭt'o'j. Sed kiam ili al'vetur'os en la dezert'o'n kaj precip'e sur la lok'o'j'n kovr'it'a'j'n de mol'a sabl'o, en kiu'n la rad'o'j penetr'iĝ'us, pro kio la vetur'o est'us mal'ebl'ig'at'a, tiam help'e de apart'a meĥanism'o oni met'os sur la rad'o'j'n grand'a'j'n zon'o'j'n, sur kiu'j est'as mal'grand'a'j el'star'aĵ'o'j—aspekt'ant'a'j kiel mal'long'a'j ŝovel'il'o'j—kaj tiu'j zon'o'j kun'ig'os la antaŭ'a'j'n kaj mal'antaŭ'a'j'n rad'o'j'n. La el'star'aĵ'o'j en'iĝ'os en la sabl'o'n kaj tial la zon'o'j ne pov'os glit'i, la rapid'ec'o de la aŭtomobil'o'j per tio mem'kompren'ebl'e iom mal'pli'grand'iĝ'os.
Antonio demand'is:
"Kaj kio okaz'us, sinjor'o Meyer, se ni'a aŭtomobil'o difekt'iĝ'us? Ja la aŭtomobil'o, kiu est'as antaŭ ni, est'as en distanc'o almenaŭ de du'on'kilo'metr'o de ni. Ĉu ĝi vetur'us plu kun la ceter'a'j aŭtomobil'o'j?"
"Ne, kar'a Antonio. La distanc'o inter la aŭtomobil'o'j est'as pro tio tiel grand'a, ke ĉiu aŭtomobil'o post'las'as grand'a'j'n nub'o'j'n de polv'o. La afer'o est'as aranĝ'it'a jen'e: en ĉiu aŭtomobil'o sid'as krom ali'a'j vir'o'j unu hom'o, kiu sen'ĉes'e observ'as sekv'ant'a'n aŭtomobil'o'n. Se li rimark'as, ke ĝi halt'as, li dev'as tuj atent'ig'i si'a'n ŝofor'o'n kaj tiu tuj halt'ig'as. Tia'manier'e en kelk'a'j sekund'o'j ek'halt'iĝ'os ĉiu'j aŭtomobil'o'j."
"Ankoraŭ i'o'n mi ne kompren'as. Karlo dir'is, ke en Saharo ne est'as sign'it'a'j voj'o'j. Kiel est'as ebl'e, ke ni ne erar'ir'os?"
33
"Se vi est'us ni'a konduk'ant'o, Antonio, ni cert'e erar'ir'us. Kaj ni cert'e erar'ir'us ankaŭ tiam, se mi est'us gvid'ant'o de la ekspedici'o, malgraŭ tio, ke mi tra'vojaĝ'is Saharon jam tri'foj'e.
Vi cert'e rimark'is, ke, parol'ant'e kun ni'a konduk'ant'o, mi parol'as arab'e. Li nask'iĝ'is ĉi tie. Kaj tiu ĉi sen'fin'a dezert'o est'as al li tiel kon'at'a kiel al vi Uherské Hradiště kaj al mi Tunizio aŭ Berlino. Tia Arab'o hav'as ekster'ordinar'e akr'a'n vid'pov'o'n. Li'a'j okul'o'j rigard'as jam de la infan'ec'o en grand'a'j'n mal'proksim'o'j'n. Se li ne vol'is de'voj'iĝ'i dum si'a ekskurs'o el si'a hejm'o—el oaz'o—li dev'is atent'e observ'i eĉ la plej et'a'j'n sign'o'j'n en la natur'o. Li ne pov'is fid'i, ke li, sekv'ant'e la post'sign'o'j'n de si'a kamel'o, re'ven'os hejm'e'n. Apenaŭ li for'vetur'is kelk'a'j'n metr'o'j'n, la post'sign'o'j mal'aper'is. Vent'o glat'ig'is ili'n per sabl'o. Pro tio li bon'eg'e fiks'is en la memor'o'n iu'n mal'grand'a'n rok'pint'o'n, arb'et'aĵ'o'n, apenaŭ vid'ebl'a'n mont'et'o'n—kaj laŭ tiu'j sign'o'j, kiu'j'n ni tut'e ne rimark'as, li trov'is re'ir'voj'o'n. Per ekzerc'ad'o li sukces'is en'memor'ig'i la sign'o'j'n sur tut'a voj'o, kiu'n ni tra'vetur'os. Li far'iĝ'is konduk'ant'o de karavan'o'j kaj tiu'n ĉi voj'o'n li far'is jam mult'foj'e. Li akir'as per tio sufiĉ'e da mon'o. En karavan'o, kies migr'ad'o de'pend'as de li'a kapabl'ec'o, li ĝu'as grand'a'n respekt'o'n. Ni'a nun'a gvid'ant'o est'as unu el la plej bon'a'j. Mi mem far'is sub li'a gvid'ad'o du vojaĝ'o'j'n kaj mi dev'as konfes'i, ke li gvid'is ni'n bon'eg'e."
Dum'e la varm'eg'o far'iĝ'is ne'toler'ebl'a.
34
Sinjor'o Meyer el'poŝ'ig'is poŝ'horloĝ'o'n.
"Post kvin minut'o'j ni halt'os," li dir'is.
"Ĉu ni'a aŭtomobil'o?" demand'is Karlo.
"Ne nur ni'a aŭt'o, sed ĉiu'j."
"Kaj kia'manier'e vi komunik'os tio'n al ili, patr'o?"
"Ili tio'n sci'as."
Ankaŭ Antonio el'poŝ'ig'is poŝ'horloĝ'o'n kaj rigard'is antaŭ'e'n.
Ver'e! Preciz'e post kvin minut'o'j halt'is la unu'a aŭtomobil'o. La du'a al'vetur'is al ĝi, la tri'a al la du'a ktp. Fin'e ĉiu'j aŭtomobil'o'j star'is en unu grup'o. Ŝofor'o'j kaj ali'a'j vir'o'j el'aŭt'iĝ'is kaj amas'iĝ'is ĉirkaŭ sinjor'o Meyer. Ili komunik'is al li si'a'j'n impres'o'j'n kaj ek'kon'o'j'n. La motor'o'j funkci'is ne'difekt'it'e, la aŭtomobil'o'j vetur'is tre bel'e.
Dum la kvar hor'o'j ili far'is sufiĉ'e grand'a'n part'o'n de la voj'o sen eĉ unu difekt'o.
Dum tag'mez'o ili ripoz'is. En la aŭtomobil'o'j est'is sufiĉ'e da lok'o. Ĉiu grup'o dis'met'is super si'a aŭt'o grand'a'n tuk'o'n, por ke ĝi ŝirm'u ili'n kontraŭ la varm'eg'a'j sun'radi'o'j.
Post'tag'mez'e ili ating'is la dezert'o'n. La varm'eg'o est'is terur'a. La tag'mez'a'j'n paŭz'o'j'n oni dev'is ĉiam pli'long'ig'i. Dum'tag'e la varm'eg'o est'is ne'toler'ebl'a. Hom'o'j ek'mal'freŝ'iĝ'is, neni'u vol'is eĉ parol'i. Ĉiu kuŝ'is sen'mov'e en la ombr'o de la tuk'o.
Ili daŭr'ig'is la vojaĝ'o'n ĝis vesper'e, kiam la varm'eg'o iom'et'e ĉes'is.
Kaj kio Antonion plej mult'e mir'ig'is, tio est'is la saharaj nokt'o'j. Apenaŭ la sun'o sub'ir'is, la temperatur'o 35 rapid'e ŝanĝ'iĝ'is. Unu'e ek'est'is agrabl'a mal'varm'et'o, kiu est'is bon'ven'ig'at'a re'freŝ'ig'o post tut'tag'a'j sufer'o'j. Sed la mal'varm'et'o far'iĝ'is pli kaj pli sent'ebl'a, ĝis ĝi ŝanĝ'iĝ'is en mal'mild'a'n mal'varm'o'n. Nur nun Antonio ek'kompren'is, kial sinjor'o Meyer antaŭ for'vetur'o kelk'foj'e demand'is, ĉu en la aŭtomobil'o'j est'as pak'it'a'j ankaŭ la kovr'il'o'j.
Iu'n tag'o'n, post maten'vetur'o, ili halt'is apud ne tro grand'a rok'ar'o.
Manĝ'int'e, kelk'a'j rest'is en la aŭtomobil'o'j, ali'a'j ir'is tra'rigard'i la rok'o'j'n. Inter ĉi tiu'j trov'iĝ'is ankaŭ Antonio.
Li promen'is sol'a preskaŭ unu hor'o'n. Kiam li est'is jam tre lac'ig'it'a, li kuŝ'iĝ'is en la ombr'o'n de rok'o kaj ek'dorm'is.
Vek'is li'n obtuz'a'j voĉ'o'j de du vir'o'j. Ili sid'is en ombr'o de ali'a rok'o, tre proksim'e de Antonio. Antonio vol'is star'iĝ'i kaj al'grup'iĝ'i al ili, sed tio, kio'n li ek'aŭd'is, al'frost'ig'is li'n al la ter'o.
Ili parol'is german'e.
Antonio kompren'is preskaŭ ĉiu'n vort'o'n.
"Mi dir'as al vi: hodiaŭ aŭ—neniam!"
"Tio'n mi ne kred'as."
"Kial vi est'as tiom obstin'a? Est'as ja preskaŭ cert'e, ke plej mal'fru'e morgaŭ vesper'e ni ating'os oaz'o'n. Kaj tiam est'us jam mal'fru'e!"
La du'a silent'is.
"Rigard'u, Erik'o!" de'nov'e komenc'is la unu'a. Ĉe tiu'j vort'o'j Antonio nur per ia mirakl'o ne ek'kri'is—tiom li est'is mir'ig'it'a. Li komenc'is tim'i, ke ĉi 36 tie tem'as pri io mal'bon'a. Kaj ĉu li aŭd'is bon'e—"Erik'o?" Ke vol'us far'i i'o'n mal'bon'a'n Erik'o, unu el plej mal'nov'a'j serv'ist'o'j de sinjor'o Meyer? Sed plu'a'j vort'o'j ĉes'ig'is li'a'j'n medit'o'j'n.
"Hodiaŭ nokt'e mi gard'os ‘benzin'aŭt'o'n’. Ĉirkaŭ la dek'a hor'o vi ir'us kelk'a'j'n paŝ'o'j'n de vi'a aŭtomobil'o kaj vi ek'paf'us en la mal'lum'o'n. Ĉiu'j salt'os el la aŭtomobil'o'j kaj rapid'os al vi. Neni'u pens'os pri la aŭtomobil'o'j. Vi rakont'us al ili fabel'o'n pri hom'siluet'o, kiu subit'e al vi aper'is kaj post'e mister'e mal'aper'is. Kaj tiu'n ĉi moment'o'n mi el'uz'os. Mi al'proksim'ig'os brul'ant'a'n alumet'o'n al la brul'ŝnur'o kaj fulm'rapid'e mi perd'iĝ'os en la nokt'mal'lum'o. La benzin'o ek'brul'os kaj eksplod'os. La proviz'o'j, kiu'j est'as en rezerv'uj'o'j, ne sufiĉ'os eĉ por unu du'on'tag'o. La fajr'o est'os vid'ebl'a tre mal'proksim'e. Dum'e mi al'kur'os al ni'a'j kaj mi sci'ig'os ili'n, kiam ili dev'os atak'i la mal'fort'a'n tend'ar'o'n. En ni'a'j man'o'j trov'iĝ'os riĉ'a rab'aĵ'o kaj imag'u, preskaŭ sen'pen'e!"
"Hm, tut'e sen'pen'e tio ne est'os," kontraŭ'dir'is Erik'o.
"Eh, vi est'as mal'nov'a sen'taŭg'ul'o. Al vi ĉiam io ne plaĉ'as. Do, mi vol'as aŭd'i la last'a'n vort'o'n: ĉu vi konsent'as?"
Erik'o hezit'is.
"Rapid'e, la temp'o ne atend'as!"
"Do, mi konsent'as! Sed tio'n mi dir'as al vi, Othman: kiam la rab'aĵ'o est'os dis'divid'at'a, mi vol'as ricev'i mi'a'n part'o'n—"
37
"Ne cerb'um'u! Kaj nun ni ir'u, por ke ne est'u okul'frap'ant'e, ke ni est'is ĉi tie tiel long'e!"
La fripon'o'j lev'iĝ'is.
Antonio tim'em'e al'kaŭr'iĝ'is al la varm'eg'a rok'o. Ho, kio okaz'us, se ili hazard'e renkont'us li'n! Li ferm'is la okul'o'j'n. Se ili trov'os li'n, ŝajn'ig'os, ke li dorm'as.
Kiel li ek'ĝoj'is, kiam li ek'aŭd'is mal'proksim'iĝ'ant'a'j'n paŝ'o'j'n!
Ho, tiu'j fripon'o'j! Tia'manier'e ili vol'as rekompenc'i al sinjor'o Meyer, ke li trakt'as ili'n kiel si'a'j'n koleg'o'j'n, ke li ne vid'as en ili si'a'j'n serv'ist'o'j'n, sed si'a'j'n amik'o'j'n! Al ili ne sufiĉ'as ili'a'j salajr'o'j, kiu'j kompar'e al salajr'o'j ĉe ali'a'j labor'don'ant'o'j est'as preskaŭ reĝ'a'j!
Kaj per kia diabl'a manier'o ili intenc'as neni'ig'i la ekspedici'o'n! Ili vol'as eksplod'ig'i la "benzin'aŭt'o'n", la aŭtomobil'o'n, en kiu est'as konserv'at'a tio plej valor'a, sen kio ili est'us perd'it'a'j en la sovaĝ'a dezert'o—la benzin'proviz'o'j! Kaj post'e ili kun'vok'os rab'a'j'n indiĝen'o'j'n, atak'os la ekspedici'o'n kaj—mort'ig'os ĉiu'j'n ties part'o'pren'ant'o'j'n!
Sed ne, neni'o simil'a okaz'os! La sort'o mem aranĝ'is la afer'o'n tiel, ke Antonio aŭd'is tut'a'n inter'parol'o'n de perfid'ul'o'j. Li jam sci'as, kio'n far'i.
Li si'n'gard'e lev'iĝ'is kaj klin'it'a ir'is ĉirkaŭ la rok'ar'o. Li el'ir'is en kontraŭ'a flank'o.
Post kelk'a'j minut'o'j li al'proksim'iĝ'is al la aŭtomobil'o'j. Karlo jam serĉ'is li'n.
38
"Kie vi est'is? Mi serĉ'is vi'n jam antaŭ unu hor'o, sed vi est'is neni'e trov'ebl'a."
Antonio ek'rid'et'is.
"Mi ek'dorm'is en tiu'j rok'o'j. Kie est'as sinjor'o Meyer?"
"Li kuŝ'as en aŭtomobil'o. Mi pens'as, ke li dorm'as."
"Ni ir'u al li! Mi vol'as dir'i al li i'o'n tre grav'a'n."
"Ĉu vi trov'is en la dezert'o iu'n leon'o'n?"
"I'o'n mult'e pli grav'a'n."
Karlo ek'rigard'is Antonion, ĉu li ne ŝerc'as. Sed kiam li vid'is, ke tiu aspekt'as tut'e serioz'e, li ek'silent'is.
Sinjor'o Meyer est'is sol'a en la aŭtomobil'o.
Ili vek'is li'n.
"Patr'o, Antonio vol'as dir'i i'o'n al vi. Kaj li dir'as, ke tio est'as tre grav'a."
"Mi est'as ver'e sci'vol'a. Do, rakont'u, Antonio, vi almenaŭ for'pel'os mi'a'n dorm'em'o'n!" dir'is ŝerc'e sinjor'o Meyer.
Sed la mild'a rid'o, kiu est'is ne'dis'ig'ebl'a kun'ul'o de sinjor'o Meyer, mal'aper'is for de li'a vizaĝ'o tuj ĉe la unu'a'j vort'o'j de Antonio, Kaj ju pli parol'is Antonio, des pli sever'e rigard'is sinjor'o Meyer.
Kiam Antonio fin'is, sinjor'o Meyer ek'pren'is li'a'n dekstr'a'n man'o'n kaj amik'e ek'prem'is ĝi'n.
"Tio est'as jam du'a'foj'e, ke vi far'as por mi ne'taks'ebl'a'j'n serv'o'j'n," li dir'is mal'laŭt'e kun vid'ebl'a kor'tuŝ'o. "Mi neniam forges'os tio'n. Kaj nun ni far'os prepar'o'j'n por tiu'j fripon'o'j. Ven'ig'u ĉi tie'n 39 Knopp, Keller, ambaŭ meĥanik'ist'o'j'n kaj ni'a'n konduk'ant'o'n! Sed far'u tio'n ne'rimark'at'e! Send'u ili'n ĉi tie'n unu post la ali'a."
La knab'o'j for'ir'is.
Post ne'long'a temp'o est'is ĉiu'j ĉe sinjor'o Meyer.
Li konciz'e sci'ig'is ili'n pri tio, kio'n rakont'is al li Antonio. Kaj fin'e li dir'is:
"Antonio kaj Karlo, ir'u ekster'e'n kaj tie amuz'iĝ'u. Se iu ir'us preter ni'a'n aŭtomobil'o'n, en'rigard'u intern'e'n. Mi dev'as komunik'i al ĉi tiu'j sinjor'o'j i'o'n tre grav'a'n kaj mi ne ŝat'us, ke iu el ni'a'j mal'amik'o'j aŭd'u ni'n."
Kaj per mal'laŭt'a voĉ'o, preskaŭ flustr'e, li don'is al ĉiu unu'op'ul'o instrukci'o'j'n, kio est'os li'a task'o hodiaŭ vesper'e...
Kaj post'e la motor'o'j ek'muĝ'is kaj la karavan'o daŭr'ig'is si'a'n voj'o'n.
40
Post la vesper'manĝ'o sinjor'o Meyer inspekt'is, kiel kutim'e, la dis'lok'o'n de la gard'ist'o'j. Tiu'n ĉi labor'o'n far'is konduk'ant'o. Kiam li est'is pret'a, sinjor'o Meyer turn'is si'n al Othman:
"Othman, vi ĉe la benzin'aŭt'o est'u ekster'ordinar'e si'n'gard'a. Ni est'as en danĝer'a region'o, kie jam oft'e karavan'o'j est'is atak'at'a'j, ili'a'j var'o'j rabat'a'j, part'o'pren'ant'o'j kelk'foj'e eĉ mort'ig'it'a'j. Se ili sukces'us neni'ig'i ni'a'n benzin'aŭt'o'n, ni est'us perd'it'a'j."
"Mi cert'ig'as vi'n pri mi'a si'n'gard'em'o, sinjor'o Meyer," ĝentil'e respond'is Othman. Iom'et'e li ek'mal'trankvil'iĝ'is. Kio'n tio signif'as? Sed kiam li vid'is, ke sinjor'o Meyer don'as la sam'a'n instrukci'o'n ankaŭ al ali'a'j gard'ist'o'j, li de'nov'e ek'trankvil'iĝ'is.
La gard'ist'o'j dis'ir'is al si'a'j posten'o'j, la ceter'a'j ek'kuŝ'is por dorm'i.
Ne pas'is eĉ dek minut'o'j, kiam sinjor'o Meyer ordon'is, ke ĉiu'j vir'o'j kolekt'iĝ'u apud li'a aŭtomobil'o. Ankaŭ gard'ist'o'j ven'u.
Dum ĉiu'j sci'vol'plen'a'j rapid'is al la destin'it'a lok'o, ambaŭ meĥanik'ist'o'j kun konduk'ant'o for'ir'is ne'rimark'ebl'e al benzin'aŭt'o kaj kaŝ'iĝ'is sub ĝi 41 tiel, ke ili ne est'is vid'ebl'a'j. Mal'hel'a nokt'o facil'ig'is tio'n al ili.
"Ĉu vi aŭd'is neni'o'n?" demand'is sinjor'o Meyer la kolekt'iĝ'int'a'j'n vir'o'j'n.
"Ne!" respond'is ĉiu'j kaj mir'ig'it'a'j rigard'is unu la ali'a'n. Kio'n li—?
"Al mi ŝajn'is, ke mi ek'aŭd'is strang'a'n fajf'ad'o'n. Kvazaŭ iu'j hom'o'j en la dezert'o inter'kompren'iĝ'us. Ĉu vi ver'e aŭd'is neni'o'n simil'a'n?"
"Ne ver'e!"
Ĉe la tag'lum'o sinjor'o Meyer ek'vid'us sur mult'a'j vang'o'j strang'a'n ek'rid'et'o'n.
"Do, tio est'is nur fantom'o. Tio ne grav'as. Gard'ist'o'j, est'u tre si'n'gard'a'j! Bon'a'n nokt'o'n!" Li sci'is, ke dum ĉi tiu'j moment'o'j li'a'j kun'help'ant'o'j est'as jam kaŝ'it'a'j.
"Bon'a'n nokt'o'n!" respond'is la kolekt'ar'o kaj mult'a'j dis'ir'is kun strang'a'j sent'o'j. Kiu'j ne sci'is, pri kio tem'as, opini'is, ke kun sinjor'o Meyer ne ĉio est'as en ord'o.
Othman rapid'e re'ven'is al la benzin'aŭt'o. Li prepar'is la brul'ŝnur'o'n kaj atend'is panik'o'n, kiu'n kaŭz'os Erik'o. La vir'o'j sub la aŭtomobil'o preskaŭ ne spir'is.
Erik'o komenc'is efektiv'ig'i si'a'n plan'o'n. Li ek'pren'is paf'il'o'n kaj for'las'is si'a'n aŭtomobil'o'n. Sed tiu'n ĉi perfid'ul'o'n gard'is Knopp kaj Keller.
Apenaŭ li far'is dek paŝ'o'j'n, Knopp ek'kri'is laŭt'e:
"Kie'n tiel mal'fru'e, Erik'o?"
42
Erik'o ek'embaras'iĝ'is.
"Eh—nur ĉi tie'n—"
"Kaj kio'n vi vol'as far'i per la paf'il'o?" insist'is Keller.
"Mi ir'as—promen'i—" konfuz'it'e respond'is Erik'o.
"Erik'o ne pov'as dorm'i! Nokt'e li ir'ad'os promen'ad'i!" malic'e kri'is Knopp kaj li kun Keller sekv'is Erik'o'n.
"Tio est'as mi'a afer'o!" koler'e dir'is Erik'o. "Kaj las'u mi'n trankvil'a! Se tio vi'n ĝen'as, ir'u en la lit'o'n!"
"Ni ir'os, amik'o, ni ir'os tuj," Knopp kaj Keller jam star'is apud li, "sed vi ir'os kun ni!"
Kaj pli fru'e, ol Erik'o pov'is defend'i si'n, ili ĵet'is si'n sur li'n, el'man'ig'is al li paf'il'o'n kaj rapid'e katen'is li'n.
Preskaŭ en tiu sam'a moment'o okaz'is sovaĝ'a lukt'o apud la benzin'aŭt'o.
Othman aŭd'is la rimark'o'j'n de Knopp kaj Keller kaj ankaŭ la koler'a'j'n respond'o'j'n de Erik'o. Li ek'kompren'is, ke ili'a plan'o komenc'as detru'iĝ'i.
Kaj tamen—nun jam ne est'as ebl'e for'ĵet'i ĝi'n! La benzin'o dev'os eksplod'i, est'u kiel est'u! Li ek'brul'ig'os kaj mal'aper'os en mal'hel'a nokt'o...
Li el'poŝ'ig'is alumet'o'j'n kaj intenc'is ek'brul'ig'i. Sed en tiu moment'o, kiam la alumet'o ek'flam'iĝ'is, okaz'is io ne'atend'it'a.
43
Antaŭ li, preskaŭ ĉe li'a'j pied'o'j, rekt'iĝ'is ia mal'hel'a korp'o kaj en sekv'ant'a sekund'o li ek'sent'is sur la dekstr'a man'o, en kiu li ten'is la brul'ant'a'n alumet'o'n, fort'a'n frap'o'n. Oni frap'is li'n unu sekund'o'n pli fru'e ol pov'is est'i efektiv'ig'it'a la krim'a plan'o.
Othman vid'is, ke oni perfid'is ili'n. Li plen'fort'e frap'eg'is ne'kon'at'a'n atak'ant'o'n en la brust'o'n kaj vol'is for'kur'i. Sed tio'n mal'ebl'ig'is al li du nov'a'j statur'o'j, kaj kvar man'o'j ek'pren'is li'n kiel per pren'il'o.
Oni al'konduk'is ambaŭ fripon'o'j'n al la aŭtomobil'o de sinjor'o Meyer. Tie jam est'is kolekt'iĝ'int'a'j ĉiu'j vir'o'j, ekscit'it'a'j per la ekster'ordinar'a'j okaz'int'aĵ'o'j de tiu vesper'o. Sinjor'o Meyer klar'ig'is ĉio'n al ili:
"Tiu'j du sen'taŭg'ul'o'j est'os transport'at'a'j en Timbuktu-n kiel kapt'it'o'j en katen'o'j. Tie oni star'ig'os ili'n antaŭ la oficial'a'n juĝ'ist'ar'o'n kaj ili est'os laŭ'merit'e pun'it'a'j. La rest'o'n de la vojaĝ'o unu vir'o ĉiam gard'os ili'n."
Kaj fin'e li dir'is, kies merit'o tio est'as. Al Antonio flug'is dank'a'j rigard'o'j de la tut'a ekspedici'o.
Ĉiu'j kompren'is, el kia danĝer'o li sav'is ili'n.
Ankaŭ Erik'o kaj Othman rigard'is Antonion. Sed se ili pov'us el'ĵet'i tiom da sag'o'j, kiom ili el'send'is da mal'amik'a'j rigard'o'j, sur li'a korp'o ne rest'us eĉ unu ne'vund'it'a lok'et'o.
44
Tiu'n nokt'o'n neni'u plu dorm'is. Ten'ant'e paf'il'o'n en la man'o'j, ĉiu'j atend'is, ĉu al'ven'os mal'amik'o'j. Sed dum la tut'a nokt'o neni'o okaz'is.
Fru'maten'e ili for'las'is tiu'n lok'o'n, kiu pov'is est'i la komenc'o de ili'a pere'o.
45
La tag'o est'is ekster'ordinar'e varm'eg'a. El la dezert'o spir'is infer'a varm'eg'o.
Post'tag'mez'e la tut'a tend'ar'o subit'e ek'vigl'iĝ'is. Ĉiu'j rigard'is en la sam'a direkt'o. Ankaŭ Antonio ek'rigard'is tie'n kaj ek'kri'is pro entuziasm'o. Sur la dezert'o kur'is grand'a strut'o. Ĉu ĝi kur'is aŭ flug'is? Antonio ne pov'us dir'i. Li vid'is nur, ke krur'o'j de la bird'o mov'iĝ'as fulm'rapid'e. Li vid'is rapid'ec'o'n, kiu mir'eg'ig'is li'n. La strut'o mal'aper'is mal'antaŭ proksim'a mont'et'o.
Antonio re'konsci'iĝ'is el si'a mir'eg'o. Ho, kiel bel'a est'us tio, se li pov'us al'port'i en ili'a'n lern'ej'o'n la strut'plum'o'j'n kaj don'i ili'n al sinjor'o instru'ist'o, dir'ant'e: "Sinjor'o instru'ist'o, kiam mi vojaĝ'is tra Saharo, mi paf'mort'ig'is la strut'o'n. Mi al'port'is al vi ĝi'a'j'n plum'o'j'n."
Kaj pli fru'e, ol iu pov'is mal'help'i li'n, li ek'pren'is paf'il'o'n, salt'is el la aŭtomobil'o kaj ek'kur'is al la mont'et'o, mal'antaŭ kiu mal'aper'is la rapid'a bird'o.
Sinjor'o Meyer ek'vok'is: "Antonio, re'ven'u! Ne kur'u mal'proksim'e'n!"
Sed Antonio ne aŭd'is.
Jam li est'is sur la mont'et'o. La vir'o'j de sur la aŭtomobil'o'j observ'is li'n. Li ĉirkaŭ'rigard'is kaj ek'vid'is 46 la strut'o'n sufiĉ'e proksim'e. Ĝi star'is kun rekt'ig'it'a kap'o, kvazaŭ ĝi pri'pens'us, en kiu'n direkt'o'n ĝi ek'kur'u.
Antonio de'nov'e ek'kur'is al ĝi. Sed post unu moment'o la strut'o ek'daŭr'ig'is si'a'n kur'ad'o'n. Pli fru'e est'is la rapid'ec'o de la bird'o tre grand'a. Sed nun ĝi est'is fabel'a. La bird'o far'iĝ'is pli kaj pli mal'grand'a, ĝis ĝi ŝanĝ'iĝ'is en la et'a punkt'o sur horizont'o. Ankaŭ tiu fin'e mal'aper'is.
Antonio decid'is re'ir'i.
La afer'o iom'et'e mal'kontent'ig'is li'n. Li ĝoj'is, ke li al'vetur'ig'os iu'n memor'aĵ'o'n de si'a vojaĝ'o tra Saharo—kaj tio tiel tromp'is li'n. Ceter'e, ankoraŭ ne est'as fin'it'a'j ĉiu'j tag'o'j.
Subit'e li ek'rimark'is tre vid'ebl'a'n ŝanĝ'iĝ'o'n en la natur'o. La aer'o far'iĝ'is ne'spir'ebl'a, ĝi est'is tro'sat'ig'it'a de mal'pez'a sabl'o. La vid'ebl'ec'o mal'pli'grand'iĝ'is. Miliard'o'j da sabl'er'o'j ek'lev'iĝ'is kaj komenc'is kaŭz'i ne'imit'ebl'a'n son'o'n, alt'a'n kaj sen'ĉes'e son'ant'a'n ton'o'n.
Li ek'ir'is pli rapid'e.
En tiu moment'o nigr'a nub'o kovr'is la sun'o'n kaj terur'e rapid'e rul'iĝ'is al li. Ek'est'is mal'lum'o.
Antonio ek'pal'iĝ'is.
Sinjor'o Meyer bon'e klar'ig'is al li, kio'n signif'as tia'j ŝanĝ'iĝ'o'j en la natur'o.
Proksim'iĝ'as la samum'o!
Terur'a sabl'o'vent'eg'o, kiu'n tim'eg'as ĉiu'j karavan'o'j en Saharo!
47
Li vol'is ek'kur'eg'i. Sed ankoraŭ li ne ating'is la mont'et'o'n, kiam la samum'o ating'is li'n! Li rapid'e de'met'is si'a'n mal'pez'a'n surtut'et'o'n, volv'is per ĝi si'a'n tut'a'n kap'o'n kaj ĵet'is si'n ter'e'n. Est'is ja ankaŭ jam temp'o! Se li ne far'us tio'n, la fort'a ek'tuŝ'eg'o de la uragan'o fal'ig'us li'n ter'e'n.
Kaj la moment'o'j, kiu'j sekv'is, est'is la plej terur'a'j el li'a tut'a viv'o. La vent'eg'o sibl'is, la varm'eg'a sabl'o penetr'is tra la surtut'o en la okul'o'j'n, en la naz'o'n, inter fort'e ferm'it'a'j lip'o'j en la buŝ'o'n kaj sen'spir'ig'is li'n. Antonio sent'is, kiel la sabl'o sur li'a korp'o amas'iĝ'as! Li re'memor'is tiu'j'n mal'feliĉ'ul'o'j'n, kiu'j est'is de samum'o en'tomb'ig'it'a'j kaj pere'is per sufok'iĝ'o. Rapid'mov'e li sen'ig'is si'a'n korp'o'n de la ĉiam kresk'ant'a tavol'o de sabl'o kaj de'nov'e li al'prem'iĝ'is ter'e'n, por ŝirm'i si'n kontraŭ la vent'eg'o.
De moment'o al moment'o la fort'o de la vent'eg'o ŝajn'e ĉes'is. Sed tuj al'flug'is nov'a ond'o, pli terur'a ol tiu'j jam mal'aper'int'a'j, kaj per sovaĝ'a'j ek'frap'o'j ĝi vip'is la ter'o'n.
Fin'e—post kelk'a'j hor'o'j—la uragan'o ĉes'is.
Antonio ne far'is eĉ unu mov'o'n. Li tim'is ek'mov'iĝ'i. Li tim'is konvink'i si'n, ĉu li est'as super'ŝut'it'a aŭ ne.
Fin'e li ek'kuraĝ'iĝ'is kaj lev'is si'n. Li liber'ig'is si'n de la sufiĉ'e grand'a sabl'o'tavol'o kaj mal'ferm'is la okul'o'j'n. Sed en tiu moment'o ek'kapt'is li'n terur'a ek'tim'o.
48
Dum furioz'is la vent'eg'o, ek'est'is la nokt'o! La tut'a ĉirkaŭ'aĵ'o kuŝ'is en profund'a mal'lum'o.
Antonio vol'is ek'kri'i, sed li'a gorĝ'o est'is tro sek'a. Li vol'is ek'kur'i, sed li'a'j rigid'iĝ'int'a'j krur'o'j est'is kvazaŭ el plumb'o.
Post kelk'a'j moment'o'j li tamen ek'ir'is. Fin'e li eĉ ek'kur'is. Ho, kiel bon'e, ke li almenaŭ memor'as la direkt'o'n al la lok'o, kie star'as la aŭtomobil'o'j!
Tiel li kur'is kelk'a'j'n moment'o'j'n. Post'e li ek'vok'is: "Sinjor'o Meyer!"
Silent'o.
Ĉu li de'voj'iĝ'is? Ho, cert'e, li dev'os de'flank'iĝ'i iom'et'e dekstr'e'n! Do li ek'kur'is dekstr'e'n kaj post ĉiu paŝ'o li sen'esper'e vok'is sinjor'o'n Meyer.
Sed la dezert'o est'is mut'a kiel tomb'o.
Antonio ŝanĝ'is la direkt'o'n de si'a kur'ad'o en ĉiu moment'o. Tuj ŝajn'is al li, ke li dev'os ir'i mal'dekstr'e'n, tuj dekstr'e'n, tuj li re'ven'is—kaj tiel li rapid'e kur'is ĝust'e en mal'a direkt'o ol star'is aŭtomobil'o'j...
Li'a voĉ'o pli'mal'fort'iĝ'is, li'a'j krur'o'j mal'lev'iĝ'is pro lac'iĝ'o.
Kaj la sen'kompat'a dezert'o avid'e en'glut'is li'a'j'n kav'a'j'n, kor'dis'ŝir'a'j'n ek'kri'o'j'n, kiu'j fin'e ŝanĝ'iĝ'is en kor'tuŝ'ant'a'n ĝem'ad'o'n:
"Sinjor'o Meyer! Sinjor'o Meyer!"
49
Fin'e li el'ĉerp'it'a fal'is ter'e'n.
Kaj nur nun li ek'sent'is, kia mal'varm'o est'as. La mal'dik'a vest'o tut'e ne ŝirm'is li'n. Li komenc'is tiom trem'i pro la mal'varm'o, ke li de'nov'e ek'star'is kaj kun la last'a'j rezerv'o'j de la fort'o'j li ek'ir'is plu.
Kie'n? Li ne sci'is.
Sed li ir'is, li klopod'is varm'ig'i si'n. Sen'sukces'e.
Post'e li fal'is ter'e'n ankoraŭ unu'foj'e kaj ne plu lev'iĝ'is. Li sent'is, kiel la frost'o penetr'as li'a'n korp'o'n, sed li ne plu hav'is fort'o'n far'i eĉ la plej mal'grand'a'n mov'o'n. Li far'iĝ'is indiferent'a al ĉio...
Li dank'is al Di'o, kiam li ek'vid'is la unu'a'j'n sun'radi'o'j'n. La aer'o tuj ek'varm'iĝ'is.
En la tut'a ĉirkaŭ'aĵ'o est'is nur sabl'o kaj ŝton'o'j. La aŭtomobil'o'j est'is neni'e vid'ebl'a'j!
Li est'as sol'a en sen'fin'a dezert'o. Li aĉ'e pere'os ĉi tie! Pro la varm'eg'o, mal'varm'o, mal'sat'o kaj soif'o...
Li kuŝ'iĝ'is sur la varm'a'n sabl'o'n. Kiel agrabl'a tio est'is post frost'a nokt'o! Sed post unu moment'o li dev'is ek'star'i. La sabl'o komenc'is tro'varm'ig'i.
50
Per lac'iĝ'int'a'j okul'o'j li rigard'is antaŭ si'n en la ek'varm'iĝ'ant'a'n dezert'o'n. Li jam tut'e perd'is la esper'o'n, ke li pov'os sav'i si'n.
Sed subit'e ek'kapt'is li'n grand'a ĝoj'o. Ĉu li'n ne tromp'as vid'sent'o? Ĉu ĝi est'as fantom'o de la el'ĉerp'it'a'j nerv'o'j? Ne, li vid'as ja tio'n tut'e klar'e, kaj ĝi est'as tiel proksim'e! Li vid'as oaz'o'n, alt'a'j'n palm'o'j'n, dom'o'j'n kaj hom'o'j'n! Li vid'as—kio'n li vid'as? La viv'o'n, la sav'iĝ'o'n, la san'o'n! Li vid'as akv'o'n, agrabl'a'n ombr'o'n!
Kaj Antonio ek'kur'is ĝoj'ig'it'a pro si'a sav'iĝ'o. Sed—kio'n tio signif'as? Li kur'as, li kur'as ja sufiĉ'e rapid'e—kio est'as kun tiu oaz'o? Kial ĝi ced'as antaŭ li? Sed kiel tio est'us ebl'a? Aŭ ĉu li jam tut'e frenez'iĝ'is? Ŝajn'as, ke tiu'j sufer'o'j sen'raci'ig'is li'n...
Kaj kiam li ek'rigard'is ankoraŭ unu'foj'e, la oaz'o est'is for. En tiu moment'o li ek're'memor'is, kio'n li lern'is iam en la lern'ej'o ... ke sur la dezert'o'j la romp'iĝ'o de lum'radi'o'j kaŭz'as fantom'o'n—fatamorgan'o'n—kaj tiu ĉi fantom'o nun ankaŭ al li al'port'is por unu moment'o la bild'o'n de la ter'paradiz'o...
Li klopod'is ir'i plu, sed post kelk'a'j paŝ'o'j li ek'sid'is sur la varm'eg'a'n ter'o'n. Li'a kap'o klin'iĝ'is en la man'plat'o'j'n.
En li'a'j okul'o'j ek'bril'is bedaŭr'a'j larm'o'j.
Li pere'os ĉi tie sol'a, neni'u ek'sci'os pri li'a terur'a sufer'ad'o... Almenaŭ se est'us al li ebl'ig'it'a 51 last'foj'e adiaŭ'i kun la ge'patr'o'j kaj frat'in'o'j ... kaj dank'i al sinjor'o Meyer pro li'a afabl'ec'o...
Sed ĉu ver'e est'as ĉio perd'it'a? Ĉu li dev'as ĉi tie pere'i?
Li supr'e'n'lev'is la kap'o'n.
Al li proksim'iĝ'is nov'a aper'aĵ'o. Nun tio ne est'is la tromp'a fatamorgan'o, sed arab'a vir'in'o.
Li ek'kur'is al ŝi.
"Don'u al mi akv'o'n!" li pet'is per ĉiu'j lingv'o'j, kiu'j'n li kon'is.
Ŝi ne kompren'is. Ŝi montr'is antaŭ si'n kaj kompren'ig'is li'n, ke li sekv'u ŝi'n.
Li ir'is ĉe ŝi'a flank'o. Kiam li fal'is ter'e'n, ŝi lev'is li'n, ek'pren'is li'a'n man'o'n kaj preskaŭ port'is li'n.
Post kelk'a'j moment'o'j, kiu'j est'is por Antonio la tut'a etern'ec'o, en la valet'o antaŭ ili aper'is la oaz'o. Apenaŭ ili en'ir'is ĝi'n, Antonio ek'pren'is akv'uj'o'n kaj komenc'is avid'e trink'i. Post'e li sven'is. Kiam li re'konsci'iĝ'is, la vir'in'o al'port'is al li daktil'o'j'n.
Manĝ'int'e li tuj profund'e ek'dorm'is.
52
Vesper'e oni vek'is li'n.
La vir'in'o, kiu ven'ig'is li'n en la oaz'o'n, prepar'is por li kuŝ'ej'o'n sur la ter'o en si'a kaban'o. Apenaŭ li iom manĝ'is, li daŭr'ig'is la dolĉ'a'n dorm'o'n.
Kiam li vek'iĝ'is, est'is hel'a tag'o.
Post maten'manĝ'o li el'ir'is por tra'rigard'i la oaz'o'n. Li ja ne pov'os rest'i ĉi tie. Li dev'os hav'ig'i al si inform'o'j'n, kio'n oni pov'as far'i en tiu ĉi situaci'o.
Ĵus kiam li for'las'is la kaban'o'n, al'vetur'is en la oaz'o'n long'a procesi'o de arm'it'a'j vir'o'j. Vir'in'o'j, infan'o'j kaj mal'jun'ul'o'j ĝoj'kri'ant'e kur'is renkont'e al ili. Sed kiam la arme'estr'o dir'is al ili kelk'a'j'n vort'o'j'n, ili'a'j ĝoj'ek'kri'o'j ŝanĝ'iĝ'is en kor'tuŝ'a'n plor'ad'o'n.
Vir'o'j salt'is de sur si'a'j kamel'o'j kaj ek'sid'is kun la ceter'a'j oaz'an'o'j. Unu'sol'a estr'o rest'is star'ant'a. Antonio tuj ek'kompren'is, ke ili est'as la rajd'ant'o'j, ĵus re'ven'int'a'j el rab'ekspedici'o. La mal'hel'a'j vizaĝ'o'j de la vir'o'j kaj mal'ĝoj'ig'a'j ek'kri'o'j de la vir'in'o'j, de la mal'jun'ul'o'j kaj infan'o'j est'is la evident'a pruv'o, ke la ekspedici'o mal'sukces'is.
La estr'o parol'is ver'simil'e pri la proced'o de la ekspedici'o. Li akompan'is si'a'n parol'o'n per 53 vigl'a gest'ad'o kaj tiel Antonio, malgraŭ tio, ke li ne kompren'is, pov'is imag'i en la fantazi'o la tut'a'n ekspedici'o'n.
Kaj ju plu parol'is la estr'o, des pli cert'e ek'kompren'is Antonio, ke li fal'is en leon'kav'o'n. Ke li trov'iĝ'as en la oaz'o de tiu'j rab'ist'o'j, kiu'j intenc'is atak'i ili'a'n ekspedici'o'n—kio'n mal'ebl'ig'is al ili nur li. La estr'o ĵus parol'is pri la sort'o de Othman. Kiu sci'as, kia'manier'e li ek'sci'is tio'n, sed est'as ver'e, ke li pri'skrib'is li'a'n arest'iĝ'o'n tre fidel'e. Post tiu ĉi sci'ig'o ĉiu'j ĉe'est'ant'o'j komenc'is el'dir'i la nom'o'n de Othman kaj laŭt'e plor'i.
Antonio jam pri'pens'is, kia'manier'e li pov'us for'kur'i. Li tim'is, ke ili ek'sci'os, ke li est'as tiu perfid'ul'o, kiu kaŭz'is ili'a'n tut'a'n mal'feliĉ'o'n.
La estr'o ankoraŭ ne fin'is si'a'n parol'o'n, kiam mal'jun'ul'o subit'e ek'star'is kaj, montr'ant'e per la man'o al la sud'a en'ir'ej'o en la oaz'o'n, ĝoj'e li ek'kri'is: "Othman!"
Ĉiu'j mal'konfid'e ek'rigard'is tie'n.
Ver'e! Proksim'iĝ'is Othman!
Dum la terur'a samum'o, kiam ĉiu hav'is sufiĉ'e da labor'o kun si mem, Othman dis'ŝir'is la rimen'o'j'n, per kiu'j li est'is katen'it'a, kaj for'kur'is.
Antonio vid'is, ke fulm'o'tondr'o proksim'iĝ'as.
Dum la atent'o de la tut'a vilaĝ'o est'is fiks'it'a al la re'ven'ant'a Othman, Antonio sur'grimp'is kamel'o'n kaj galop'e li ek'rajd'is en la vast'a'n dezert'o'n. Antaŭ ol ili ek'rimark'is li'n, li est'is en distanc'o de unu kilo'metr'o.
54
Unu'a'moment'e ili ne kompren'is, kio'n tio signif'as. Sed Othman, kiu hav'is tre akr'a'n vid'sent'o'n, ek'kon'is li'n.
"Ni persekut'u li'n!" li ek'kri'is rabi'e. "Ni ek'kapt'u li'n, eĉ se la kamel'o'j dev'us pere'i! Li est'as tiu, kiu perfid'is mi'n!"
Komenc'is furioz'a persekut'o...
Antonio ja est'is sufiĉ'e mal'proksim'e, sed li rajd'is sur la kamel'o unu'a'foj'e, dum li'a'j persekut'ant'o'j est'is eminent'a'j rajd'ant'o'j. Antonion pel'is la tim'o antaŭ la aĉ'a mort'o, li'a'j'n mal'amik'o'j'n la venĝ'o'sopir'o.
Kiu venk'os?
Laŭ'ŝajn'e la Arab'o'j. Ili flug'as sur si'a'j kamel'o'j vent'rapid'e. Ili far'as grand'eg'a'n cirkl'o'n, kies mez'punkt'o est'as Antonio. La du'on'cirkl'o mal'larĝ'iĝ'as. Tio ne pov'os daŭr'i long'e, kiam Antonio est'os kapt'it'a.
Sed—kio aper'is ĉe la horizont'o?
Kia strang'a procesi'o? Kamel'o'j, aŭtomobil'o'j—
Antonio ek'ĝoj'eg'is!
Sinjor'o Meyer fin'e ating'is la ekspedici'o'n de la onkl'o kaj nun ili kun'e tend'ar'as! Kaj jam ili ek'vid'is li'n kaj rapid'as renkont'e al li! Ĉu ili al'vetur'os ĝust'a'temp'e? Antonion for'las'as la fort'o'j, kaj li'a'j mal'amik'o'j est'as jam tut'e proksim'e. Ili jam ek'komenc'is paf'i!
Ho, la onkl'o kaj sinjor'o Meyer kun si'a'j vir'o'j ven'os tro mal'fru'e! Ankoraŭ du-tri minut'o'j'n—kaj li est'us sav'it'a!
55
Antaŭ li aper'is grand'a abism'o. Tiom larĝ'a, ke li ne pov'us trans'salt'i ĝi'n. Tiom profund'a, ke li trov'us sur ĝi'a fund'o la mort'o'n.
Kio rest'is? Aŭ mort'i en la man'o'j de la Arab'o'j, aŭ ĵet'i si'n en la abism'o'n kaj tie pere'i...
Li ne pov'is long'e pri'pens'i.
Antonio instig'is la kamel'o'n, kiu per grand'a ark'o supr'e'n'salt'is kaj post'e rapid'e mal'lev'iĝ'is al la fund'o...
La abism'o malic'e grimac'is...
56
Sed ĝis'fund'e li tamen ne fal'is.
El la kontraŭ'a rok'mur'o de la profund'a abism'o el'star'is grand'a rok'aĵ'o. Antonio ek'kapt'iĝ'is sur ĝi, sed per la fort'a ek'puŝ'eg'o li sen'konsci'iĝ'is...
Kiam li mal'ferm'is la okul'o'j'n, klin'iĝ'is super li du vir'o'j: sinjor'o Meyer kaj la onkl'o.
"Dank’ al Di'o!" ili ek'flustr'is sam'temp'e. "Sav'it'a!"
Antonio iom post iom re'memor'is pri ĉio.
"Kaj kie est'as la persekut'ant'o'j?" li demand'is per mal'fort'a voĉ'o.
"Kiam ili ek'vid'is, ke vi fal'as en la abism'o'n, ili for'kur'is," respond'is sinjor'o Meyer.
Kaj nur nun Antonio ver'e ek'ĝoj'is pro tio, ke li re'vid'is si'a'n onkl'o'n. Li rapid'e re'fort'iĝ'is. Tiam ĝis'nokt'e ili rakont'is al si reciprok'e pri si'a'j tra'viv'aĵ'o'j. La onkl'o est'is fier'a je Antonio, ĉar tio, kio'n rakont'is pri li sinjor'o Meyer, esper'ig'is, ke li far'iĝ'os perfekt'a vir'o.
Antonio rest'is ĉe la ekspedici'o de la onkl'o. Antaŭ la adiaŭ'o kun sinjor'o Meyer li dev'is promes'i al li, ke li dum la re'vojaĝ'o vizit'os li'a'n famili'o'n en Tunizio.
57
Dum plu'a vojaĝ'o li ek'sci'is, kia'manier'e oni vojaĝ'as en karavan'o. Oft'e, kiam la dezert'o est'is varm'eg'a kiel brul'varm'ig'it'a forn'o kaj en terur'a varm'eg'o la kamel'o'j ir'is antaŭ'e'n nur tre mal'rapid'e, paŝ'o'n post paŝ'o—li ek'sopir'is de'nov'e vojaĝ'i en komfort'a'j aŭtomobil'o'j. Sed baldaŭ li tamen al'kutim'iĝ'is al tio, precip'e kiam la onkl'o promes'is al li, ke—kiam li est'os fin'int'a si'a'n lern'ad'o'n—ili entrepren'ad'os long'a'j'n komerc'vojaĝ'o'j'n en divers'a'j'n region'o'j'n.
La rest'vojaĝ'o pas'is sen ekster'ordinar'a'j okaz'int'aĵ'o'j.
Tuj post re'ven'o la onkl'o anonc'is Antonion kiel la lern'ant'o'n.
Ĉi tiu far'iĝ'is lert'a, entrepren'em'a komerc'ist'o. Li far'is oft'e divers'a'j'n komerc'vojaĝ'o'j'n, komenc'e kun'e kun la onkl'o, pli post'e tut'e mem'star'e.
Li'a'j sopir'o'j plen'um'iĝ'is. Li ja ne far'iĝ'is vojaĝ'ant'o, sed ankaŭ kiel komerc'ist'o li ek'vid'is mult'a'j'n nov'a'j'n land'o'j'n, li ek'kon'is divers'a'j'n popol'o'j'n kaj ankaŭ aventur'o'j'n li tra'viv'is.
Sed neniam plu li tra'viv'is tiom da aventur'a'j okaz'int'aĵ'o'j, kiom dum si'a unu'a vojaĝ'o, kiam li serĉ'is si'a'n onkl'o'n...
F. Omelka:
Aventur'o'j De ANTONIO.
Ilustr'is Z. Burian.
Kovr'il'o'n projekt'is Dolfa Bartošík.
Pres'is
Antonín Pražák, Jablonné n. Orlicí,
Ĉeĥ'o'slovak'uj'o.
El'don'is en septembr'o 1937
La el'don'ej'o de mal'kar'a'j libr'o'j en Brno.
*
La manuskript'o'n zorg'em'e korekt'is
s-ro S. S. de Jong,
gvid'ant'o de la Fris'a Esperant'o-Institut'o
en Huizum—Nederlando.
Tie ĉi mi esprim'as al li mi'a'n plej kor'a'n dank'o'n!
F. O.
*
Eventual'a'j traduk'rajt'o'j por naci'a'j lingv'o'j est'as
hav'ebl'a'j sol'e ĉe la aŭtor'o F. Omelka, fak'instru'ist'o
en Hluk—Ĉeĥ'o'slovak'uj'o.
Dank'o'j'n al fil'in'o de la aŭtor'o, kiu don'is permes'o'n en'komput'il'ig'i kaj dis'vast'ig'i ĉi tiu'n tekst'o'n.
Ĉi tiu trans'skrib'o ne en'hav'as ilustr'aĵ'o'j'n, ĉar ili est'as ankoraŭ kopi'rajt'it'a.
Mi ŝanĝ'is ĉi-sub'a'j'n laŭ pres'erar'o'list'o de la original'o:
Paĝ'o | Original'tekst'o | Korekt'aĵ'o |
---|---|---|
8 | eksped'ic'o | ekspedici'o |
11 | kompremis | kompren'is |
12 | tro'vojaĝ'i | tra'vojaĝ'i |
16 | fremd'a, land'o | fremd'a land'o |
16 | Li vir'o | La vir'o |
16 | la oklo | la onkl'o |
Ankaŭ mi ŝanĝ'is ĉi-sub'a'j'n detal'o'j'n:
Paĝ'o | Original'tekst'o | Korekt'aĵ'o |
---|---|---|
28 | vetur'i hejmem | vetur'i hejm'e'n |
32 | mem'kopren'ebl'e | mem'kompren'ebl'e |
41 | gard'is Knapp | gard'is Knopp |
41 | Knapp ek'kri'is | Knopp ek'kri'is |
42 | rimark'o'j'n de Knop | rimark'o'j'n de Knopp |
53 | kiameniere | kia'manier'e |
(58) | E. Burian | Z. Burian |